Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-U

UDEV: Unuiĝo de E-istaj Virinoj. Fondiĝis okaze de la UK en Budapest en 1929, ĉefe per la klopodoj de s-ino Marcelle Tiard, kiu funkciis kiel prez. ĝis sia morto en 1932; s-ino Marie Borel, Lyon, sekr. por Francujo; s-ino T. Yelland, fondinto kaj mastrino de la Int. Hejmo E-ista en [[Aspremont (Alpes-Maritimes) |Aspremont]], Francujo, kaj s-ino Nóra Kozma, Budapest, VI. Andrássy-ut 5, ĝen. sekr. ekde ĝia fondiĝo. En 1932 s-ino Elise Jacobs, Flensburg, Germanujo fariĝis prez. kaj pliaj membroj akceptis la delegitecon por siaj landoj. La kotizo de unu svisa franko nun fariĝis nedeviga, por ke UDEV ricevu la subtenon almenaŭ moralan de kiel eble plej multaj E-istinoj en ĝiaj klopodoj: interesigi por E ligojn virinajn, feministajn kaj porpacajn kaj pruvi, per praktika laboro en aŭ por tiaj organizaĵoj, ĝian taŭgecon, eĉ neceson, kiel oficiala helplingvo en ĉia int. kunlaboro, (ĉe, kongresoj, konferencoj ktp). De ĝia fondiĝo UDEV aranĝis fakkunsidojn ĉe ĉiu UK. (v. Feminismo.) AMALIA BERGER.