Unio de Kristanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ChristenUnie.svg

Unio de Kristanoj (nederlande ChristenUnie) estas nederlanda politika partio. Ĝi reprezentas parton de la severaj kalvinistoj en Nederlando. Kompare al la simila Politika Reformista Partio ĝi estas socie pli maldekstra.

Ĝi estis fondita en 2001 kiel kunfandiĝo de Reformatorische Politieke Federatie kaj Gereformeerd Politiek Verbond. En 2007 politikistoj de CU eniris la nederlandan kabineton.