Universitato Gallaudet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa halo de Universitato Gallaudet

Universitato Gallaudet (angle Gallaudet University) estas usona universitato en Vaŝingtono, la usona ĉefurbo. Ĝi estas la sola universitato kiu specifike ekzistas por la eduko de surduloj kaj surdetuloj. Eksa prezidanto de Gallaudet, I. King Jordan, estis la unua surda prezidanto de Gallaudet. Li servis ĝis 1-a de januaro 2007. La nuna prezidanto estas Roberta Cordano, ankaŭ surdulo.

Gallaudet estas dulingva universitato. La studantoj interkompreniĝas per kaj la angla lingvo kaj la usona signolingvo. En 2006, ĝi havis ĉirkaŭ 1800 studantojn.

Historio

Gallaudet estis fondata en 1864. Abraham Lincoln subskribis la fonddokumenton de la universitato.

La originala nomo de Gallaudet estis Columbia Institution for the Instruction of the Deaf and Dumb (esperante Kolumbia Institucio Por Klerigo de Surduloj kaj la Mutuloj). Ĉi tiu nomo estis insulta por multaj surduloj kaj mutuloj. En la angla lingvo la vorto "dumb" povas signifi kaj "mutulo" kaj "stultulo". Nesurduloj ofte rigardis homojn, kiuj ne povis paroli, kiel stultulojn.

Fine, en 1954 la Usona Kongreso renomis la lernejon Gallaudet College omaĝe al Thomas Hopkins Gallaudet, surdula instruisto kiu enkondukis signolingvon en Usonon.

En 1986 la Usona Kongreso donis universitatan rekonon kaj denove renomis la lernejon al Gallaudet Univeristy.

Du jarojn poste, Elisabeth Zinser, kiu ne estas surda, elektiĝis prezidanto de Gallaudet. La studantoj, la profesoroj, kaj eksstudantoj malakceptis alian nesurdan prezidanton. Ili formis la grupon Deaf President Now (esperante "Surdan Prezidanton Nun"). Zinser rezignis kaj I. King Jordan, kiu estas surda, iĝis la nova prezidanto.

Interesaj faktoj

  • La devizo de Gallaudet estas Ephphatha (Aramea lingvo por "malfermiĝu"), la vorto, kiun Jesuo diris kiam li kuracis surdulon, laŭ la Biblio.
  • La nomo de la Gallaudetaj sportaj teamoj estas Bizono.
  • La 'hudelo' [angle: huddel'] (grupo de futbalistoj kiuj ronde staras), kiu nun estas kutima eco de la ludo, komenciĝis ĉe Universitato Gallaudet, tiel ke la kontraŭa teamo ne povus legi la gestojn kaj diveni la ludplanon. Antaŭe, la teamanoj flustris la ludplanon.

Eksteraj ligiloj