Universitato Kim Il-sung
Kim Il-sung Universitato (koree 김일성종합대학) estis fondita la 1-an de oktobro 1946.
Ĝi estas la unua Universitato de Nord-Koreio. En la Universitato estas 14 fakultatoj, ĉirkaŭ 50 fakoj kaj ĉirkaŭ 600 klasoj. Studado en teknikaj fakoj daŭras kvin jarojn, en sociaj fakoj — kvar jarojn. Rekomendo de mezlerneja estro kaj de membro de Laborista Partio estas bezonataj por studentiĝi.
En la universitato studas ĉirkaŭ 12000 studentoj (krom ili estas 5000 noktaj kaj korespond-edukaj studentoj). La universitato ankaŭ akceptas aziajn, afrikajn kaj eŭropajn studentojn. La universitato aperigis multe da talentuloj de Nord-Koreio. Kim Jong-il diplomiĝis en la universitato en 1964.