Universitato Princeton
Etoso
Universitato Princeton estas usona universitato en Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono, kaj membro de la Ivy League (Hedera Ligo). Ĝi fondiĝis en 1746 (tiam nomita College of New Jersey kaj lokita en Elizabeth), do estas la kvara plej malnova institucio por supera edukado en Usono. La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en Usono. Ĝi havas ĉirkaŭ 1.100 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 4.600 studentojn antaŭdiplomajn kaj 2.000 postdiplomajn.