Universitato de Fordham

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Fordham (Fordham University angle kaj oficiale) estas romkatolika privata universitato, de la Jezuitoj, situanta en Novjorko (Usono). Ĝi apartenas al la Asocio de Jezuitaj Universitatoj.Ĝi estis fondita de la ĉefepiskopo de Novjorko, John Joseph Hughes, sub la nomo Saint John's College en 1841. La universitato estis kreita surbaze de la bezonoj de la katolikaj komunumoj de Novjorko pro la diskriminacioj de la Kolumbia Universitato, kiu ne akceptis katolikajn studentojn.

Eksteraj ligiloj