Universitato de Kopenhago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa areo de la universitato en Frue Plads.

La Universitato de Kopenhago (dane: Københavns Universitet) estas la plej antikva kaj granda esplorcentro kaj universitato de Danio. Ĝi havas ĉ. 37,000 studentojn, el kiuj plimulto estas virinoj, kaj pli ol 9,000 dungitoj. La Universitato havas plurajn universitatajn areojn en diversaj partoj de la urbo, sed la plej antikvaj troviĝas en la urbocentro. La Universitato fondiĝis en 1479. La plimulto de la kursoj estas instruataj dane, sed nuntempe multaj okazas angle kaj kelkaj germane. Ĝi membras en la International Alliance of Research Universities (IARU).

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 55° 40′ 47″ N 12° 34′ 21″ O / 55.67972 °N, 12.57250 °O / 55.67972; 12.57250 (mapo)