Universitato de Laponio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universitato de Laponio, finnalingve Lapin yliopisto, fondita en 1979, situas en la urbo Rovaniemi, Laponia gubernio en norda Finnlando. Ĝi havas fakultatojn de pedagogio, de komerco kaj turismo, de juro, de artoj kaj de sociaj sciencoj. Laŭ statistiko el la jaro 2005 ĝi havas 71 profesorojn, 4300 pordiplomajn kaj 400 postdiplomajn studentojn; krome 8500 personoj studas en diversaj kompletigaj kaj aliaj plenkreskulaj kursoj.

Al la universitato apartenas Arkta Centro por esploroj, instruado kaj informservoj pri arktaj regionoj. La universitato havas filion en Kemi, nomatan Instituto por la Mara Laponio

Eksteraj ligiloj