Universitato de Puĝetio
University of Puget Sound, mallonge UPS, (esperantigebla kiel Universitato de Puĝetio aŭ Universitato de Puĝeta Fjordo) estas privata universitato, ligita al la Unuiĝinta Metodisma Eklezio, en Takomo, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi fondiĝis en 1888, kaj nun havas ĉ. 2 780 studentojn kaj 219 profesorojn. Ĝi aljuĝas gradojn bakalaŭrajn, maĝistrajn, kaj doktorajn (ĉi-lastajn nur pri Fizika Terapio).
Eksteraj ligiloj
- University of Puget Sound - oficiala retejo
- Associated Students of the University of Puget Sound - studenta asocio