Uno Lamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

August Uno LAMM, naskiĝis la 22an de majo 1904 en Gotenburgo en Svedio kaj mortis la 1an de junio 1989. Li estis sveda elektroinĝeniero, iam nomita "patro de altpotenca rekta kurento”. Li verkis ankaŭ pri sociaj temoj, kiel liberala kontraŭkomunisto. Dum la Dua Mondmilito ankaŭ ne simpatiis kun la nazia reĝimo de la Tria Regno.