Urba muzeo de Hildburghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urba muzeo en Hildburghausen.

La Urba muzeo de Hildburghausen (germane: Stadtmuseum) troviĝas en Hildburghausen, Apothekergasse nr 11.

Priskribo de la ekspozicia spaco[redakti | redakti fonton]

Ekde 1992 la urba muzeo havas la domicilon en al monumentprotektika konstruaĵo Alte Post.

En 15 salonoj de la daŭra ekspozicio la vizitantoj povas sekvi la evoluon de turingia-frankonia eturbo kiel Hildburghausen. Oni lernas unue pri ĝia plej frua endokumenta mencio (1234), pri la frunovepoka periodo ĝis la 1680-a jaro - jam en 1395 menciitas la gildoj de tukistoj, bakistoj kaj viandistoj - kaj pri la rolo rezideja de la eta Princolando Sachsen-Hildburghausen (1680-1826).

Komerco kaj metioj de tiu tempo pli detale priesploratas kaj La kortego inter 1680 kaj 1780 aperas en la antaŭo.

La plej gravaj partoj de la kolektaj tamen estas la unuaj eldonoj de la Bibliografia Instituto de Carl Joseph Meyer, kiu agadis surloke de 1828-74. Gloron li jam akiris per la eldonado de malkaraj eldonetoj de klasika literaturo, mondan gloron per la eldonado de modernega enciklopedio Meyers Konversationslexikon (unua lanĉado libromerkaten inter 1840 kaj 1855).

Oni vidas arkivajn ekzemplerojn de preskaŭ ĉiuj eldonoj de klasikuloj, ŝtalgravuraĵajn seriojn, atlasojn kaj kompletan unuan eldonon enciklopedian en ne malpli ol 250 volumoj.

Aliaj muzeoeroj estas dediĉitaj al la lokaj metioj, al la laboro de la kuprogravuristoj, al la industria evoluo de la Intermilita periodo. Ankaŭ la moderna historio atentatas, kiam la distrikta regurbo Hildburghausen troviĝas proksime de la interngermana landlimo. Historio de la konstrufazoj kaj diversaj utiligoj de la konstruaĵo de la domo Ĉe la malnova poŝtejo kaj restaŭrita kuirejo ankaŭ interesas.

Eta muzea filio troviĝas en la bela urbodomo!

Filio muzea en la urbodomo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2004 la muzeo havas en la historia, renesancstila urbodomo (de 1595) filion kun daŭra elmontrado pri la historio de la konstruaĵo. Oni povas - danke al elfositaĵoj, muzeaĵoj kaj renovigitaj salonoj - postflari la evoluon de biena domo el ŝtono (13-a jarcento) al moderna urbodomo.

Ege impresas la ĝis 1919 enloĝita loĝejo de la turgvatisto sur la urbodoma tegmento. De tie ĉi ravigas la vizitantojn belvido kaj super la urbon kaj al la ĉirkaŭaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 95

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.