Urbodomo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La urbdomo de Parizo estis rekonstruita dum la 1870-aj jaroj laŭ sia origina renesanca stilo, influita de la kasteloj de la luara valo.

La urbdomo de Parizo (franclingve Hôtel de ville de Paris) estas la konstruaĵo, kiu gastigas la komunuman administrejon de Parizo. Ĝi stariĝas sur la place de l'Hôtel de Ville (placo de la Urbdomo, antaŭe place de Grève), en la 4-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tie situas la komunuma registaro de Parizo depost 1357, kiam Étienne Marcel, estro de la komercistoj (t.e urbestro), akiris la "Pilieran Domon" (maison aux Piliers) en la nomo de la urbo. Post la bruligo de la konstruaĵo dum la Pariza Komunumo en 1871, la urbdomo estis rekonstruita far Théodore Ballu kaj Pierre Deperthes laŭ la origina renesanca stilo de la konstruaĵo.

Ĝi havas hodiaŭ plurajn rolojn, kaj gastigas la lokan administrejon aŭ la urbestron de Parizo (depost 1977). Ĝi estas plie oportuna loko por vastaj mundemaj kunvenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]