Usona Geografia Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Usona Geografia Societo (angle American Geographical Society) estas organizaĵo de profesiaj geografoj fondita en Novjorko en 1851. Plejmultaj membroj estas usonaj, sed estas ankaŭ pluraj membroj, kiuj devenas de variaj partoj de la mondo. La societo celas kuraĝigi la studadon de geografio kaj tiel influi la ĝeneralan politikon de Usono. Ĝi eldonas la revuon Geographical Review ĉiutrimonate.

Inter la prezidantoj de la societo estis :

Biblioteko kaj maparo

De 1978, la esplora biblioteko kaj granda maparo de la Societo ĉe-estas en la Biblioteko "Golda Meir" de la Universitato de Viskonsino-Milvokio. Ĝi enhavas pli ol 1,000,000 erojn.[1]

Fontindikoj

  1. About the AGS Library (Pri la UGS Biblioteko). UWM. Alirita 2009-11-02.

Eksteraj ligiloj