Utrechta Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Utrechta Esperantisto. Gazeto aperinta monate, fondita de UER pro malapero de la nacia gazeto „Holanda E-isto“. La 1-a n-ro aperis 1-a de septembro 1925, la lasta (112-a) en januaro 1934. Presita komence hektografe, poste ciklostile. Kvankam kluborgano, UE estis sendata al la ĉefaj nederlandaj Esperantistoj. Redaktis Gijsbertus Johannes Degenkamp; adm. f-ino J. W. Woutersen, poste H. J. Korthals.