Uzantnomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por montri aŭ pruvi sian identecon uzanto povas entajpi uzantnomon kaj ofte ankaŭ la ĝustan pasvorton por ensaluti komputilan programon aŭ sistemon.

Kelkaj sistemoj permesas uzon ankaŭ sen ke uzanto pruvas sian identecon. En tiaj sistemoj, se la uzanto ne havas uzantnomon, li povas eventuale krei novan konton aŭ uzi la sistemon kiel anonima gasto.