Uzanto-Diskuto:Alquantor

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaj bonvenon al kreado de artikoloj. Pri la titolo de Eŭroŝtopilo, mi memorigas al vi, ke kvankam en multaj lingvoj radiko "Euro" egalas al la nomo de la kontinento, en Esperanto "eŭro" estas nur valuto, kaj por la nomo de la kontinento mankas konsonanto po. Tio donus la titolon "Eŭropŝtopilo", iom malpli facile prononcebla. Unue mi sugestas alinomon, ĉu al Eŭropa ŝtopilo, Eŭropkonektilo aŭ io tia. Due necesas ligi la artikolon al aliaj lingvoj; por tio utilas "Aldoni ligilon" fine de la maldekstra bordo. Mi ne scias ĉu vi, kiel novulo, rajtas jam uzi tiun ilon. Se ne, diru kaj mi faros tiun demarŝon. Dankon. kani (diskuto) 18:32, 7 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ne povas ligi la artikolon "Eŭroŝtopilo" al aliaj lingvoj; bonvolu fari ĝin por mi.


La vorto "eŭroŝtopilo" estis difinita per maŝintradukado. Mi trovis jenajn Esperantajn vortojn, kiuj komenciĝas per la prefikso eŭro:
Ĉe paĝo https://eo.wiktionary.org/wiki/Aldono:Vortaro_angla-Esperanto_e :
  • eŭrocentrisma
  • eŭrokrato
  • eŭroskeptika
  • eŭroskeptikulo
  • Eŭrovido
Mi sentas, ke komitato de Esperanto-fakuloj devus decidi ĉu "eŭroŝtopilo" estas ĝusta vorto. Mi persone preferas "eŭroŝtopilo". Alquantor (diskuto) 18:14, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Plej granda parto de la listigitaj artikoloj estas rektaj tradukoj de propraj nomoj, ekzemple Eŭrovizio. Pri wiktionary, mi dubas, ke tio estas pli aŭtoritata ol PIV. Ĉar mi ne bone vidas tiun titolon, mi ne helpos en la ligo al la aliaj lingvoj. Eble iu faros tion. Dume la artikolo restos orfa, kaj neniu venos al ĝi el aliaj lingvoj; krome oni riskas, ke iu kreos similenhavan artikolon kaj ligos ĝin al la aliaj lingvoj. kani (diskuto) 22:10, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Amperhoroj[redakti fonton]

Saluton kaj dankon pro via korekto, evidente trafa. Mi nur volas atentigi vin, ke se temas pri pli ol unu amperhoro (do fakte ĉiam) uzendas pluralo, do amperhoroj. RG72 (diskuto) 04:14, 13 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Kealakekua Golfo‎[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus realdonis la informkeston, kiu nun enhavas "vian" bildon. - Tre verŝajne mi iomete miskomentis antaŭe. Tlustulimu (diskuto) 20:05, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]