Uzanto-Diskuto:Benjamen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantonoj en Usono[redakti fonton]

Saluton, mi tre ĝojas ke vi verkas artikolojn pri la kantonoj en Vikipedio. Laŭ mia opinio estas bone uzi ĉiam la nacian nomon kaj aldoni la indikon (kantono); laŭ mi ne gravas ĉu ĝi situas en Teksaso aŭ ne. Se hazarde estus samnoma kantono, oni povas aranĝi tion per apartigilo. En la germana kaj franca vikipedio oni ne indikas ke temas pri Teksaso kaj tio laŭ mi estas plej taŭga. Se la artikolo jam ekzistas en la angla vikipedio faru la ligilon al la angla vikipedio. Tiel la robotoj trovas la artikolon. Speciale se la artikolo nomiĝas "Kantono Parker" povas esti ke la robotoj tute ne trovas la aliajn lingvojn. La ligilo al la listo de la kantonoj laŭ mi ne taŭgas en tiu punkto de la artikolo. La leganto atendas klarigon kio estas kantono. Eble vi sube povas skribi: Vidu ankaŭ: Listo de ... Amike --Esperantst 04:08, 23. Nov 2010 (UTC) // Gratulon!!! Nun temas jam pri tre bona kaj interesa artikolo. Ĉu vi havas fotojn; vi povas aldoni ilin! --Esperantst 04:25, 23. Nov 2010 (UTC)