Uzanto-Diskuto:Kristjan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton,

en la artikolo Jubilea simbolo vi aldonis la "galerion". Principe tio estas bona, ĉar ĉiuj formoj nun staras unu apud la alia, sed mi rimarkis, ke la formo de la unua bildo ŝanĝiĝis. Ĝi nun estas pli plata ol ĝi devus esti. Ĉu tio okazis, kiam vi transformis ĝin al .PNG?

Mi iom bedaŭras, ĉar tio kio nun aperas, ne estas la simbolo kiel ĝi estas uzata ekzemple de FEL (vidu https://www.esperanto.be/fel/nl/index.php). Ĉu vi povas korekti tion?

PaulP 11:40, 30. Nov 2006 (UTC)

Kompreneble mi ne intencis ŝanĝi la formon, pardonu. Mi plibonigis la SVG-dosieron - ĉu nun sufiĉas? vidu [1] kaj [2]. Fakte la versio de la belga paĝaro ne estas tre taŭga, ĉar ĝi estas nek bonkvalita nek sinkrona. --Kristjan 17:17, 30. Nov 2006 (UTC)


Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:06, 21. Nov 2007 (UTC)