Uzanto-Diskuto:Le Hibou

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara Le Hibou, mi supozas ke mi komprenas vian ĉagrenon pri lastatempaj diskutoj (inter alie pri tutmajuskligo de familiaj nomoj) kaj pri robota fuŝlaboro (aldonado de multaj superfluaj ligiloj ktp.) sed mi tre bedaŭras vian decidon pri rezigno. Kompreneble ĉiu estas libera por jes aŭ ne kontribui plu. Tamen mi rimarkis en la diskutejo ke eble pro iuj tro grandaj subitaj ŝanĝoj vi kaj aliaj perdas emon plukontribui. Mi persone tre ŝatis viajn kontribuojn pri kosma esplorado kaj la pliriĉigo de la artikoloj pri belgaj komunumoj. Pro tio mi ŝatus ke vi revenos. Altestime Biciklanto 23:09, 16. Feb 2006 (UTC)

Dankon, Biciklanto, mi dankas vin pro viaj ĝentilaj komentoj. Eble mia foresto estos portempa. Mi vidos. Sed nun, mi trovas ke mi tro ofte sentas min kolera, post redakto-sesio. Por mi, la plaĉo kiun mi sentis komence, nun malaperis. Do, mi ripozas iome. (Kaj dank'al vi, esplorinte viajn belgajn artikolojn, mi vizitis kaj vizitos iujn el la interesaj sed ne tre konataj komunumoj de belgio!).
Dankon ankaŭ al ĉiuj kiuj helpis min, kiam mi estis nur novulo, kaj esperante kaj vikipedie.

Lasta redakto... Bonŝancon al ĉiuj. Le Hibou 01:33, 17. Feb 2006 (UTC)

Baloto pri majuskloj por propraj nomoj[redakti fonton]

Saluton. Vi indikis ie vian emon trovi kompromisan solvon. Mi iniciatis liston en la balotpaĝo, kiu ne devigas vin ŝanĝi vian voĉdonadon, por indiki ke prefere, oni serĉu pli komunan solvon. Mi invitas vin inskribiĝi en tiu opcian liston. Amike. --Ssire 11:38, 17. Mar 2006 (UTC)