Uzanto-Diskuto:Maksim/Oseta Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ricevis vian leteron kaj komprenas la planon. Laŭ la unua punkto, mi devas elekti liston por prilaboro. Mi kredas, ke plej adekvate estos komenci de la listo ru:Города России по численности населения (ĵus tradukita en la osetan kiel os:Уæрæсейы сахартæ цæрджыты нымæцмæ гæсгæ), ĉar ĝi listigas centkelk urbojn kun loĝantaro pli ol 100 mil. Eble sekva listo estos listo de la rusiaj regionoj (ekz., laŭ ru:Площадь субъектов Российской Федерации), sed ankoraŭ fruas pri tio paroli.

Estus bele dum alŝutado rekoni aŭtomate artikolojn kiel os:Мышкин, ili estis siatempe kreitaj per tre stulta robota maniero. :) Ili estas facile rekoneblaj laŭ la kodosekvo: ...у [[Уæрæсе|Уæрæсейы]] [[сахар]]. {{stub}} [[Category:Уæрæсейы сахартæ]]. Tiujn artikolojn eblas forviŝi kaj ŝanĝi per la nova aŭtomate kreita, aliajn jam ekzistantajn ne indas. - Slavik IVANOV 23:15, 28. Maj 2007 (UTC)