Uzanto:Everybuckwheat/27 Club graffiti in Tel Aviv

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 27a Klubo grafitio estas murpentraĵo en Tel-Avivo, Israelo, de John Kiss, israela strata artisto antaŭe konata kiel Jonathan Kis-Lev.[1][2][3][4] La artisto, ofte nomata la "Israela Banksy"[5][6][7] ofte pentras rolulojn de la populara kulturo. La 27-a klubo, pentrita de John Kiss kun la helpo de Itai Froumin kaj Roman Kozhokin,[8] prezentas, de maldekstre dekstren, Brian Jones, Jimi Hendrix, Janis Joplin, Jim Morrison, Jean-Michel Basquiat, Kurt Cobain, Amy Winehouse kaj nekonatan figuron kiu estas "supozeble la artisto."[9]

La murpentrajxo aperis ĉe dokumentfilmoj,[10][11] magazinoj,[12][13] gazetoj[14][15] kaj retaj ĵurnaloj,[16][17] kaj ĝi estis laŭdita kiel okazo je kiu "la plej bona arto estas fakte surstrate,"[18] kaj je kiu "grafitio sukcesas esti grafitio, en la bona senco."[8]

Fono[redakti | redakti fonton]

La artaĵo havas alton de 3 m (9,8 futoj) kaj larĝon de 7 m (23 futoj), kaj ĝi prezentas sep aristojn de la "27a Klubo", listo de popularaj muzikistoj aŭ artistoj kiuj mortis 27-jaraĝe.[19] La artaĵo estis kreita de John Kiss, israela stratartisto kaj pacaktivulo.[20][21][22] Antaŭe konata kiel Jonathan Kis-Lev, lia grafitia murpentrajxo, politikaj instalaĵoj, komunum-bazitaj projektoj kaj publikaj artaĵoj havigis al li la titolon "Israela Banksy."[23][24][25][9]

Historio[redakti | redakti fonton]

John Kiss ĝuis krei grandajn murpentraĵojn konformajn al la grafitia arto, kaj desegni referencojn al fabeloj kaj legendoj.[26] Malgraŭ tio, li ankaŭ deziris pridiskuti pli profundajn mesaĝojn sialabore, kaj gvidi la observantojn en ekzistencialisman kontempladon kaj eĉ en katarsajn spertojn.[27] Unu el tiuj kontempladoj kiuj okupis John Kiss en liaj 20-aj jaroj venis kiel rezulto de lia komerca sukceso kiel artisto. Komencinte vendi sian arton ĉe galerioj ĉirkaŭ la mondo, li estis ofte nekomforta kun sia sukceso kaj la "prezo de la famo."[27] Ju pli konata John Kiss iĝis en la arta mondo, des pli li dependiĝis de tiu atento: "estis facile sin fordoni al la atento, al la admiro kaj al la ekstera valido. Sed ĝi lasis min entute pli sola," kaj la artisto sentis sin poste kun "malpleno."[27][28]

John Kiss obsediĝis de tio, kion li nomis "la prezo de la famo," kio estis la sukceso de homoj kiuj atingis sukceson publike kaj junaĝe.[27] Li estis intrigita de artistoj kiuj mortis baldaŭ post atingo de granda famo, kaj, specife, li estis altirita al la vivo de Jean-Michel Basquiat. Basquiat, kiu estis samtempulo de Andy Warhol, estis fama kiam nur dudek-jaraĝulo, kaj li vendis siajn stratartajn pentraĵojn ĉe aŭkcioj kontraŭ grandaj sumoj.[29] La sukceso de Basquiat venis, tamen, kontraŭ prezo. Li mortis aĝe de 27 jaroj pro heroina superdozo.[30][31]

John Kiss obsediĝis de Basquiat komence de liaj fruaj 20-aj jaroj. Ĉar Basquiat estis grafitia artisto, kaj ĉar John Kiss estis ankaŭ grafitia artisto, kaj ĉar ambaŭ atingis relativan sukceson en iliaj fruaj 20-aj jaroj, li sentis ke la morto de Basquiat âge de 27 jaroj kiel malbonaŭgura, anticipa averto.[27]

John Kiss estis 26-jaraĝa kiam la angla kantisto Amy Winehouse mortis. Ŝi, kiel Basquiat, ankaŭ mortis aĝe de 27 jaroj. La venonta 27a naskiĝtago de John Kiss por la sekvanta jaro sentiĝis "minaca" por la artisto.[27]

Sin forturnante de la humoro de kelkaj el siaj antaŭaj verkoj, li komencis esplori aliajn bone konatajn artistojn kiuj mortis tiu-aĝe, kaj trovi la kaŭzojn de ties mortoj esperante iel lerni kiel savi sin mem de tiu fato.[27] La listo estis lacige longa, kaj ĝi inkludis la fifaman "27a Klubo". John Kiss komencis desegni portretojn de artistoj kiuj mortis tiu-aĝe: ne nur Jean-Michel Basquiat kaj Amy Winehouse, sed ankaux Jimi Hendrix, Janis Joplin, Jim Morrison, Kurt Cobain, kaj aliaj. La temo baldaŭ komencis okupi la tempon de John Kiss tiagrade, ke ĝi iĝis preskaŭ obsedo.[27]

Konstante okupata pri la 27a Klubo, li decidis pentri grandmezuran murpentraĵon prezentantan portretojn de kernaj figuroj kiuj mortis 27-jaraĝe. Li ankaŭ versxajne decidis inkludi memportreton en la murpentraĵo, kun la intenco forigi sian propran porteton kiam—kaj se—li iĝos 28.[27]

John Kiss planis la murpentraĵon dum monatoj ĉar li volis ĝin realigi "perfekte."[27] Li pentris skizojn multfoje, neniam vere preta pentri la murpentraĵon. Li poste diris, "Mi pensas ke tio estis prokrasta mekanismo, maniero protekti min mem. Mi ne estis preta."[27] Nur post kiam John Kiss iĝis 28 li finfine ekis krei la murpentraĵon.[27]

Dum la temo de la murpentraĵo povus esti deprima—la frua morto de alte talentitaj individuoj—John Kiss deziris prezenti "kuraĝigan" portreton de ĉi tiuj individuoj kaj iliaj vivoj. "Mi volis fari ion, kio festus la iliajn kreajn vivojn anstataŭ plori pri iliajn fruajn mortojn. Por tio mi bezonis brilajn kolorojn."[27] Kiel al la maniero de la figuroj, li deziris prezenti ĉiun figuron rekte rigardante la observanton per malplena, potenca rigardo.[27]

La murpentrajxo en progreso

La artisto elektis elstaran muron centre de Tel-Avivo, ĉe la strato Haim Ben Atar.[32] Malkiel antaŭaj artaĵjoj kreitaj de John Kiss, li sciis ke ĉi tiu artaĵo, pro ties grando kaj komplika uzo de koloroj kaj tavoloj, ne povis esti finita rapide, kaj la polico certe venus kaj lin arestus. Aparte de pezaj monpunoj, la puno Israele por kiu ajn pentru, skribu, gravuru aŭ desegnu sur privataj muroj estas ĝis unujara mallibereja kondamno.[32]

Por eviti esti arestita, John Kiss kreis ellaboritan rakonton por klarigi al la polico ke la artaĵo estis ''komisiita'' de la Tel-Aviva publika arto departemento.[27] Li elektis la feritagon de Roŝ Haŝana, kiam la laborantoj de la urbodomo estis ĉe siaj jaraj ferioj, kiel la tempo por plenumi la murpentrajxon kaj certigi ke la polico ne kapablu atingi la departementon pri publika arto en la urbodomo. Por konvinki la policon ke la granda murpentrajxo estis fakte komisiita per la urbodomo, li vestis sin kaj sian teamon per flavaj vesxtoj kaj flavaj kaskoj samkiel urbodomaj laborantoj.[8][27] Li ankaŭ luis privatan gruon kaj preparis specialajn signojn por alglui al la gruo kiuj diris "Proprietaĵo de la Tel-Aviva Municipo."[33]

La arta ĵurnalisto Zipa Kampinski, ano de la plej granda israela gazeto, Yediot Aharonot,[34][35] antauxe prisciis pri la artajxo kaj priraportis la sekretecan kreoprocezon de la muralpentraĵo.[8]

John Kiss estis helpita de la artistoj Itai Froumin kaj Roman Kozhokin por plenumi la artaĵon.[8] La polico venis tuj post kiam la murpentrajxo komencis ĉe la granda muro. John Kiss argumentis konvinke, kaj la murpentrajxo ne estis haltita nek oni arestis la teamon, sed la polico alvenis multfoje al la sceno.[27] La granda pentraĵo altiris entuziasman spektantaron al la loko kie la grafitio estis kreata[8], afero kiu konfuzigis la policistojn.[27] La murpentrajxo estis kompletita de la teamo post 24 horoj.[8]

La rezulto, kiu havis alton de 3 m (9,8 futoj) kaj larĝon de 7 m (23 futoj),[36] prezentis sep artistojn de la "27a Klubo."[37] La artaĵo prezentas, de maldekstre dekstren: Brian Jones, Jimi Hendrix, Janis Joplin, Jim Morrison, Jean-Michel Basquiat, Kurt Cobain, Amy Winehouse kaj la figuron de la artisto.[27] Baldaŭ post la kompletiĝo de la artaĵo, la portreto de John Kiss estis damaĝita pere de flava farbo kiun oni ĵetis al ĝi.[27] John Kiss ne provizis la gazetaron per detaloj pri sia propra figuro, kies multaj provis diveni, kaj kiu laŭ multuloj "estas supozeble la artisto."[38][39][40]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En artikolo ĉe The Mediterranean Observer, oni asertis ke:

ĉe la strato Haim Ben-Atar en Tel-Avivo, la loka artisto John Kiss montras la pej famajn anojn de la fikcia "27a Klubo." La artaĵo prezentas Jimi Hendrix, Janis Joplin, Jim Morrison, Brian Jones, Jean-Michel Basquiat, Kurt Cobain, Amy Winehouse; el kiuj ĉiuj mortis tragike aĝede 27 jaroj. Ekstrem-dekstre estas la 8-a persono kiu, oni kredas, estas la artisto mem. Laŭ la rakonto, John Kiss tiutempe luktis kun drogoj kaj alkoholdependenco, kaj ke li inkludu sin mem en la pentraĵo estis vidite de li kiel speco de mem-realiga profetaĵo. Poste, iu pentris sur lia vizaĝo, kaj tio konjekciigis multaj homoj pri la nova signifo de la artaĵo. Kelkuloj diras ke la malamikoj de la artisto kovris lian vizaĝon; aliaj rimarkigis ke eble la artisto-mem aux lia fratino venis kovri lian vizaĝon post kiam li sukcese vivis ĝis 28, venkante lian propran profetaĵon.[9]

La portreto de John Kiss estis kovrita de rozkolora farbo."[41][42]

La artisto ricevis "multajn kritikojn" pro la inkludo de sia propra portreto inter la anoj de la 27a Klubo.[32] La kritiko sin koncentris sur la aldonado de lia portreto inter la grandaj artistoj kiuj ne transiris la aĝon de 27 jaroj.[32][43] Laŭ ĉi tiu rigardo la kovrado, farita de anonima vandalisto estis nur "justa."[44][45] Kelkaj homoj interpretas la artaĵon kiel deprimigan, kaj vidas en ĝi malsanan kvaliton.[46] Aliaj rimarkigas la "doloron kiu sekvas la malaperon aŭ la subitan kontentigon de famo kaj la danĝera malpleno kiu sekvas." [28]

Dum la jaroj post sia kreiĝo en 2014, la artaĵo konatiĝis kiel unu el la plej gravaj stratartaĵoj Israele,[41][47][48] kaj laŭ From the Grapevine Magazine "la plej populara en Florentin."[49] Kelkaj tieuloj difinas tiun murpentrajxon kiel "sensacia,"[50] kaj kiel supera versio de "muzeo,"[8] postulante ke la municipo "konservos tiun."[44]

La murpentrajxo aperis ĉe la israela dokumentfilmo pri strata arto La Stratoj Estas Niaj ("HaRehovot Hem Shelanu"),[10][11] magazinoj,[12][13] gazetoj[14][15] kaj retaj ĵurnaloj,[16][17] kaj ĝi estis laŭdita kiel okazo je kiu "la plej bona arto estas fakte surstrate,"[18] kaj je kiu "grafitio sukcesas esti grafitio, en la bona senco de la vorto."[8]

Ekster Israelo, la artaĵo iĝis simbolo de la 27a Klubo. La artaĵo aperis en universitatoj,[51] novaĵejoj,[52][53] vojaĝmagazinoj,[54] kaj ĝi ankaŭ estis ofte parodiita.[55] La bildo aperis en artikoloj en la pola,[56] la itala,[57][58] la hispana,[59][60], la franca,[61] la indonezia,[62] la rusa,[63] kaj aliaj.

Presaĵoj de la artaĵo aperis en internaciaj ekspozicioj,[64] kaj ĝi estas konsiderita unu el la pintaj grafitiaj pentraĵoj Israele.[65]

Aprile de 2021, la murpentrajxo estas ankoraŭ videbla kaj restas netusxita.[66] La loko kie ĝi estis pentrita iĝis renkontpunkto por ke rondvojaĝoj kunvenu tie, kaj la muro ĵus sub ĝi estas hodiaŭ plena je dekoj da grafitiaj artaĵoj de pluraj artistoj de ĉirkaŭ la mondo.[67][66] ĝi iĝis simbolo de la ĝentrifikado procezo en Suda Tel-Avivo,[68][69] kaj ankaŭ ikono de la urbo.[38][39][40] Time Out Magazine citis ĉi tiun artaĵon inter "La plej belaj en Tel-Avivo".[70]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "In 2020 Kiss officially changed his name from Jonathan Kis-Lev to John Kiss.". "About Kis-Lev". Jonathan Kis-Lev OFFICIAL Website. Retrieved 2021-10-09. https://www.kis-lev.com/about-kis-lev
  2. Kiner, Saloma (21 November 2016). "A Tel Aviv, une méthode pour apprendre l'hébreu". L'Obs (in French). Retrieved 2021-07-06. https://www.nouvelobs.com/rue89/rue89-monde/20150207.RUE7638/a-tel-aviv-une-methode-facebook-et-graffitis-pour-apprendre-l-hebreu.html
  3. Imagining Collective Futures : Perspectives from Social, Cultural and Political Psychology. Constance De Saint-Laurent, Sandra Obradović, Kevin R. Carriere. Cham. 2018. ISBN 978-3-319-76051-3. OCLC 1040613419. https://www.worldcat.org/oclc/1040613419
  4. "Awards". Combatants For Peace. Retrieved 2021-07-06. https://afcfp.org/awards/ https://afcfp.org/awards/
  5. Fishman, Daniella (2021-04-30). "6 Incredible Street Art Pieces To Find In Tel Aviv". Jetset Times. Retrieved 2021-06-02. https://jetsettimes.com/countries/israel/tel-aviv/6-incredible-street-art-pieces-to-find-in-tel-aviv/
  6. "Not your normal tour of Tel Aviv | Hamilton Jewish News". hamiltonjewishnews.com. Retrieved 2021-06-02. https://hamiltonjewishnews.com/israel/not-your-normal-tour-of-tel-aviv
  7. "Walls With Stories In Every Crack". The Mediterranean Observer. 2021-05-01. Retrieved 2021-07-26. https://mediterranean.observer/6-incredible-street-art-pieces-in-tel-aviv-israel/
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 Kampinski, Zipa (26 September 2014), (in Hebrew), https://en.wikipedia.org/wiki/Draft:27_Club_graffiti_in_Tel_Aviv#cite_ref-Kampinski222_1-6 http://www.xnet.co.il/design/articles/0,14563,L-3107132,00.html https://en.wikipedia.org/wiki/Yedioth_Ahronoth
  9. 9,0 9,1 9,2 "Walls With Stories In Every Crack". The Mediterranean Observer. 1 May 2021. Archived from the original on 18 May 2021. Retrieved 26 July 2021. https://mediterranean.observer/6-incredible-street-art-pieces-in-tel-aviv-israel/ as well as https://web.archive.org/web/20210518175637/https://mediterranean.observer/6-incredible-street-art-pieces-in-tel-aviv-israel/ Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo ":282" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  10. 10,0 10,1 At minute 07:18, 17:37, in the movie "HaRehovot Hem Shelanu"
  11. 11,0 11,1 HaRehovot Hem Shelanu (2015) - IMDb, retrieved 10 August 2021 https://www.imdb.com/title/tt6739060/
  12. 12,0 12,1 "Buchszene III/2020 - Das Magazin für Bücherfreunde". Issuu. Retrieved 1 August 2021. https://issuu.com/buchszenebuchwerbungderneun/docs/buchszene_03_2020_web
  13. 13,0 13,1 "When the Music's Over". Buchszene - das Magazin für Bücherfreunde (in German). III: 7. 2020.
  14. 14,0 14,1 Horvitz, Ariel (27 February 2018). "In our streets: the proof that graffiti can turn a troubled neighborhood into a tourist destination". Makor Rishon. Archived from the original on 2 June 2021. Retrieved 11 August 2021. https://www.makorrishon.co.il/culture/24325/ as well as https://web.archive.org/web/20210602215624/https://www.makorrishon.co.il/culture/24325/
  15. 15,0 15,1 "i24NEWS". www.i24news.tv. Retrieved 5 August 2021. https://www.i24news.tv/ar/%D8%A3%D8%AE%D8%A8%D8%A7%D8%B1/middle-east/87794-151003-%D8%AD%D9%8A%D9%86-%D8%AA%D8%AC%D8%AA%D9%85%D8%B9-%D8%A7%D9%84%D9%84%D8%BA%D8%A9-%D8%A7%D9%84%D8%B9%D8%A8%D8%B1%D9%8A%D8%A9-%D9%85%D8%B9-%D8%A7%D9%84%D9%81%D9%86-%D9%81%D9%8A-%D8%A7%D9%84%D8%B4%D8%A7%D8%B1%D8%B9
  16. 16,0 16,1 "ALASKA SNACK TIME: "E grozav când aducem prieteni și colegi la studio și improvizăm împreună"". Inertia Movement - 100% Independent. We write the stories. (in Romanian). Retrieved 12 October 2021. https://inertiamovement.net/interviuri/2018/2/16/alaska-snack-time-ne-place-foarte-mult-s-aducem-prieteni-i-colegi-la-studio-i-s-improvizm-mpreun
  17. 17,0 17,1 See for example, minute 1:28 in Florentin Tel Aviv - The Street is your gallery, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?v=9NUNJeq4pCk
  18. 18,0 18,1 Nica, Ioana (16 February 2018). "Alaska Snack Time Interview". Inertia Movement. Archived from the original on 27 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://inertiamovement.net/interview/2018/2/16/alaska-snack-time-we-really-love-to-bring-friends-and-colleagues-to-the-studio-and-play-around-together as well as https://web.archive.org/web/20211027175346/https://inertiamovement.net/interview/2018/2/16/alaska-snack-time-we-really-love-to-bring-friends-and-colleagues-to-the-studio-and-play-around-together
  19. https://web.archive.org/web/20201020040317/https://www.nouvelobs.com/rue89/rue89-monde/20150207.RUE7638/a-tel-aviv-une-methode-facebook-et-graffitis-pour-apprendre-l-hebreu.html
  20. Kiner, Saloma (21 November 2016).L'Obs (in French).from the original on 20 October 2020. Retrieved 6 July 2021.
  21. Imagining Collective Futures : Perspectives from Social, Cultural and Political Psychology. Constance De Saint-Laurent, Sandra Obradović, Kevin R. Carriere. Cham. 2018. ISBN 978-3-319-76051-3. OCLC 1040613419. https://www.worldcat.org/oclc/1040613419 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/ISBN_(identifier) https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-3-319-76051-3 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/OCLC_(identifier) https://www.worldcat.org/oclc/1040613419
  22. "Awards". Combatants For Peace. Retrieved 6 July 2021. https://afcfp.org/awards/
  23. "About Kis-Lev". Jonathan Kis-Lev Official Website. Archived from the original on 8 February 2013. Retrieved 9 October 2021. In 2020 Kiss officially changed his name from Jonathan Kis-Lev to John Kiss. https://www.kis-lev.com/about-kis-lev as well as https://web.archive.org/web/20130208011705/http://www.kis-lev.com:80/about-kis-lev
  24. Fishman, Daniella (30 April 2021). Jetset Times. Retrieved 2 June 2021. https://jetsettimes.com/countries/israel/tel-aviv/6-incredible-street-art-pieces-to-find-in-tel-aviv/
  25. "Not your normal tour of Tel Aviv | Hamilton Jewish News". hamiltonjewishnews.com. Retrieved 2 June 2021. https://hamiltonjewishnews.com/israel/not-your-normal-tour-of-tel-aviv
  26. Ramsaier, Annika (March 2017).Goethe-Institute Magazine. March 2017: 12–13. https://www.goethe.de/ins/il/de/kul/mag/20943600.html
  27. 27,00 27,01 27,02 27,03 27,04 27,05 27,06 27,07 27,08 27,09 27,10 27,11 27,12 27,13 27,14 27,15 27,16 27,17 27,18 27,19 Giat, Galit. See also here: See also here: http://10tv.nana10.co.il/Article/?ArticleID=1006332
  28. 28,0 28,1 Dotan, Dana (20 March 2019). "On the Walls of Tel Aviv". Limonchello (in Hebrew). Archived from the original on 14 June 2021. Retrieved 11 October 2021. https://limonchelloblog.com/2019/03/20/%d7%a2%d7%9c-%d7%a7%d7%99%d7%a8%d7%95%d7%aa-%d7%aa%d7%9c-%d7%90%d7%91%d7%99%d7%91-%d7%a1%d7%99%d7%95%d7%a8-%d7%92%d7%a8%d7%a4%d7%99%d7%98%d7%99-%d7%91%d7%a9%d7%9b%d7%95%d7%a0%d7%aa-%d7%a4%d7%9c%d7%95/ as well as https://web.archive.org/web/20210614105735/https://limonchelloblog.com/2019/03/20/%D7%A2%D7%9C-%D7%A7%D7%99%D7%A8%D7%95%D7%AA-%D7%AA%D7%9C-%D7%90%D7%91%D7%99%D7%91-%D7%A1%D7%99%D7%95%D7%A8-%D7%92%D7%A8%D7%A4%D7%99%D7%98%D7%99-%D7%91%D7%A9%D7%9B%D7%95%D7%A0%D7%AA-%D7%A4%D7%9C%D7%95/
  29. Basquiat, Jean-Michel; Buchhart, Dieter; Keller, Sam; O'Brien, Glenn (2010) Jean-Michel Basquiat. Hatje Cantz. (ISBN 978-3-7757-2593-4)
  30. Haden-Guest, Anthony (November 1988). "Burning Out". Vanity Fair. Vanity Fair. Retrieved 16 November 2017. https://www.vanityfair.com/news/1988/11/jean-michel-basquiat as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Vanity_Fair_(magazine)
  31. Dowd, Vincent (25 September 2017). "Jean-Michel Basquiat: The neglected genius". BBC News. Retrieved 3 October 2020. https://www.bbc.com/news/entertainment-arts-41359913
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 Yam, Shir (22 February 2020).Check In/Out (in Hebrew).from the original on 29 February 2020. Retrieved 26 July 2021.https://check-in-out.com/%D7%A1%D7%99%D7%95%D7%A8-%D7%92%D7%A8%D7%A4%D7%99%D7%98%D7%99-%D7%91%D7%A4%D7%9C%D7%95%D7%A8%D7%A0%D7%98%D7%99%D7%9F-%D7%91%D7%99%D7%A8%D7%AA-%D7%94%D7%92%D7%A8%D7%A4%D7%99%D7%98%D7%99-%D7%A9%D7%9C/ https://web.archive.org/web/20200229232336/https://check-in-out.com/%d7%a1%d7%99%d7%95%d7%a8-%d7%92%d7%a8%d7%a4%d7%99%d7%98%d7%99-%d7%91%d7%a4%d7%9c%d7%95%d7%a8%d7%a0%d7%98%d7%99%d7%9f-%d7%91%d7%99%d7%a8%d7%aa-%d7%94%d7%92%d7%a8%d7%a4%d7%99%d7%98%d7%99-%d7%a9%d7%9c/
  33. Graffiti Lecture (in Hebrew), 27 December 2018, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?t=1141&v=MqqKbovvvho&feature=youtu.be&ab_channel=GrafitiyulGraffititours%26workshops
  34. The Israeli Press Jewish Virtual Library
  35. "The press in Israel". BBC. 8 May 2006. Retrieved 25 April 2019. http://news.bbc.co.uk/2/hi/middle_east/4969714.stm as well as https://en.wikipedia.org/wiki/BBC
  36. Peterson, Sydney. "12 Must-See Works Of Israeli Street Art". The Forward, 8 March 2017. https://forward.com/slideshow/365364/12-must-see-works-of-israeli-street-art/#slide-9 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/The_Forward
  37. Peterson, Sydney. "12 Must-See Works Of Israeli Street Art". The Forward, 8 March 2017. https://forward.com/slideshow/365364/12-must-see-works-of-israeli-street-art/#slide-9 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/The_Forward
  38. 38,0 38,1 Peterson, Sydney, 12 Must-See Works Of Israeli Street Art, Forward Magazine, retrieved 1 October 2017. https://forward.com/slideshow/365364/12-must-see-works-of-israeli-street-art/#slide-9
  39. 39,0 39,1 Herzl, Israel (22 April 2021). "Graffiti Tour in Florentin Neighborhood". Hasharon Post (in Hebrew). Archived from the original on 1 May 2021. Retrieved 2 June 2021. https://hasharon-post.co.il/hpnews/89560 as well as https://web.archive.org/web/20210501025403/https://hasharon-post.co.il/hpnews/89560
  40. 40,0 40,1 "Street art in Tel Aviv". La Muse Blue. 3 December 2019. Retrieved 4 June 2021. https://www.lamuseblue.com/2019/12/street-art-tel-aviv-israel/
  41. 41,0 41,1 Peterson, Sydney, 12 Must-See Works Of Israeli Street Art, Forward Magazine, retrieved 1 October 2017. https://forward.com/slideshow/365364/12-must-see-works-of-israeli-street-art/#slide-9
  42. Israel Hayom, Street Art at Your Home: Join a Graffiti Tour אמנות רחוב אצלכם בבית: הצטרפו לסיור גרפיטי בסמטאות תל אביב הצבעוניות (in Hebrew), 29 September 2020, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?v=qMRaHv9SKN0
  43. Brestovitsky, Boris. "27... из серии "кама зман ата бе арец"". Livejournal (in Russian). Archived from the original on 8 August 2021. https://tomcat61.livejournal.com/506790.html as well as https://web.archive.org/web/20210808172239/https://tomcat61.livejournal.com/506790.html
  44. 44,0 44,1 Shacham, Stav, The Tel Aviv Street Museum with Stav Shachaf, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?v=AY2Nuo7j-yA
  45. Beginning at minute 15:25, Virtual Graffiti/Street Art tour through Tel Aviv with Niro Trip, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?v=XT6nOPgc_rY
  46. Malitz, Dudi (2015). "Living in Florentin: A night journey filmed in the neighborhood". Ynet (in Hebrew). https://www.ynet.co.il/articles/0,7340,L-4615409,00.html
  47. Tel Aviv Street Art, Street Art NYC, 4 February 2017, retrieved 1 October 2017 http://streetartnyc.org/blog/2017/02/04/tel-aviv-street-art-klone-foma-dede-adi-sened-michal-rubin-mr-di-maggio-jonathan-kis-lev-ros-plazma-signor-g-and-murielle/
  48. "Graffiti wall art Tel Aviv". photostock-israel.photoshelter.com. Retrieved 21 April 2018. https://photostock-israel.photoshelter.com/image/I00003PxsdtNJhXY
  49. "Take a walk through one of the world's most interesting neighborhoods". From the Grapevine. Retrieved 21 April 2018. https://www.fromthegrapevine.com/photos/lifestyle/Florentin-Tel-Aviv-Israel-walk-hip-interesting-neighborhood
  50. Ko, Evgeny (12 March 2015). "Up We Go". Look At Israel (in Russian). Archived from the original on 22 July 2015. Retrieved 8 August 2021. https://www.lookatisrael.com/graffiti-tel-aviva-36/ as well as https://web.archive.org/web/20150722203944/http://www.lookatisrael.com:80/graffiti-tel-aviva-36/
  51. Brito, Natalia (28 March 2020). "Forever 27: Un misterio en la industria del cine y la música". Catholic University of Pereira (in Spanish). Archived from the original on 5 November 2021. Retrieved 12 October 2021. https://expresiondigital.ucp.edu.co/?p=29619 as well as https://web.archive.org/web/20211105210825/https://expresiondigital.ucp.edu.co/?p=29619
  52. Cova, Ernesto (11 May 2021). "The 27 Club: Music Legends Gone Way Too Soon". Daily Amazing Things. Archived from the original on 24 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://dailyamazingthings.com/entertainment/2021/05/11/the-27-club-music-legends-gone-way-too-soon/ as well as https://web.archive.org/web/20211024172943/https://dailyamazingthings.com/entertainment/2021/05/11/the-27-club-music-legends-gone-way-too-soon/
  53. Kuroski, John (1 September 2018). "The 27 Club: Tragic Stories Of Stars Who Died Too Young". All That's Interesting. Retrieved 12 October 2021. https://allthatsinteresting.com/the-27-club
  54. Levatic, Katie (14 September 2017). "7 Days in Israel and Jordan". The Reset Ritual. Archived from the original on 29 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.theresetritual.com/7-days-israel-jordan/
  55. Bleis, Dotan (10 December 2020). "Marc Márquez and the 27 Club". Doogigim Online Magazine. Archived from the original on 3 January 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.doogigim.co.il/%D7%9E%D7%90%D7%A8%D7%A7-%D7%9E%D7%A8%D7%A7%D7%96-%D7%95%D7%9E%D7%95%D7%A2%D7%93%D7%95%D7%9F-27-%D7%94%D7%95%D7%9E%D7%90%D7%96-%D7%9C%D7%90%D7%9C%D7%95%D7%A3-%D7%99%D7%95%D7%A6%D7%90/
  56. Rynkiewicz, Alek (5 July 2017). "Tel-Awiw: białe i tęczowe miasto - Poznaj nieoficjalną stolicę Izraela - Alek Rynkiewicz". Queer (in Polish). Archived from the original on 4 September 2017. Retrieved 12 October 2021. https://queer.pl/artykul/199723/tel-awiw-przewodnik-lgbt-geje-biale-teczowe-miasto-tel-aviv as well as https://web.archive.org/web/20170904061231/http://queer.pl/artykul/199723/tel-awiw-przewodnik-lgbt-geje-biale-teczowe-miasto-tel-aviv
  57. Senin, Budi Prasetyo Harsono (18 January 2021). "Bukan Hanya Musisi, Ada 5 Atlet yang Masuk 27 Club". Bolaskor Magazine (in Italian). Archived from the original on 24 February 2021. Retrieved 12 October 2021. https://bolaskor.com/post/read/bukan-hanya-musisi-ada-5-atlet-yang-masuk-27-club as well as https://web.archive.org/web/20210224194846/https://bolaskor.com/post/read/bukan-hanya-musisi-ada-5-atlet-yang-masuk-27-club
  58. Horizons (13 December 2018). "Il Club 27 torna protagonista con una mostra a Bologna". Ultima Voce (in Italian). Archived from the original on 29 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.ultimavoce.it/club-27-mostra-bologna/ as well as https://web.archive.org/web/20211029175122/https://www.ultimavoce.it/club-27-mostra-bologna/
  59. Perozo, Kiko (8 April 2021). "La Inteligencia Artificial "revive" a Kurt Cobain, Jim Morrison y otros del Club de los 27". FayerWayer (in Spanish). Archived from the original on 9 April 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.fayerwayer.com/2021/04/inteligencia-artificial-kurt-cobain-jim-morrison-musica/ as well as https://web.archive.org/web/20210409031519/https://www.fayerwayer.com/2021/04/inteligencia-artificial-kurt-cobain-jim-morrison-musica/
  60. Serrano, Nacho (3 October 2020). "El Club de los 27, abierto hasta el amanecer". ABC (in Spanish). Archived from the original on 15 March 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.abc.es/cultura/musica/abci-club-27-abierto-hasta-amanecer-202010040050_noticia.html as well as https://web.archive.org/web/20210315154728/https://www.abc.es/cultura/musica/abci-club-27-abierto-hasta-amanecer-202010040050_noticia.html
  61. Mauro, Benjamin; Célières, Dominique (3 May 2020). "Le mystère du Club des 27". Vivre FM (in French). Archived from the original on 29 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.vivrefm.com/posts/2020/03/le-mystere-du-club-des-27 as well as https://web.archive.org/web/20211029175249/https://www.vivrefm.com/posts/2020/03/le-mystere-du-club-des-27
  62. Katondio Bayumitra, Wedya (22 May 2020). "George Best dan Klub 27". kumparan (in Indonesian). Archived from the original on 27 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://kumparan.com/super-soccer/george-best-dan-klub-27-1tSl8cRxL2Z as well as https://web.archive.org/web/20211027181236/https://kumparan.com/super-soccer/george-best-dan-klub-27-1tSl8cRxL2Z
  63. "Клуб 27 - Интересные Факты". postfactum. Archived from the original on 27 October 2021. https://postfactum.pro/facts/klub-27/ as well as https://web.archive.org/web/20211027182032/https://postfactum.pro/facts/klub-27/
  64. "They Died Too Early". Ragnarock Museum (in Danish). 4 September 2020. Archived from the original on 23 September 2020. Retrieved 12 October 2021. https://museumragnarock.dk/vi-mistede-dem-alt-for-tidligt/ as well as https://web.archive.org/web/20200923130702/https://museumragnarock.dk/vi-mistede-dem-alt-for-tidligt/
  65. Ben Avraham, Samantha (12 December 2018). "Top 10 Graffiti Art in Israel". Samantha Israel Tours. Archived from the original on 29 October 2021. Retrieved 12 October 2021. https://www.samanthaisraeltours.com/top-graffiti-art-israel/ as well as https://web.archive.org/web/20211029174336/https://www.samanthaisraeltours.com/top-graffiti-art-israel/
  66. 66,0 66,1 Watch beginning at minute 1:37, Florentin Tel Aviv 4K Walking in Israel 2021, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?t=97&v=0mSXmGMgTyc&feature=youtu.be&ab_channel=FreedomKind
  67. See for example the opening of this walking tour film, Tel Aviv, Walking in FLORENTIN District, GRAFFITI, retrieved 10 August 2021. https://www.youtube.com/watch?v=1DDvmiQ2c7U
  68. Jinwei Chan, Tristan (10 October 2017). "Seven gentrification success stories from cities around the world". South China Morning Post. Archived from the original on 14 October 2017. Retrieved 12 October 2021. https://www.scmp.com/lifestyle/travel-leisure/article/2114658/seven-gentrified-cities-around-world-cape-town-beirut as well as https://en.wikipedia.org/wiki/South_China_Morning_Post and https://web.archive.org/web/20171014012401/http://www.scmp.com:80/lifestyle/travel-leisure/article/2114658/seven-gentrified-cities-around-world-cape-town-beirut
  69. Navot, Tal. "Gentrification - It's Not a Foul Word". The Urban Blog (in Hebrew). Archived from the original on 23 October 2018. Retrieved 12 October 2021. https://blogironi.com/%d7%92%d7%a0%d7%98%d7%a8%d7%99%d7%a4%d7%99%d7%a7%d7%a6%d7%99%d7%94-%d7%9c%d7%90-%d7%9e%d7%99%d7%9c%d7%94-%d7%92%d7%a1%d7%94/ as well as https://web.archive.org/web/20181023091831/http://blogironi.com/%d7%92%d7%a0%d7%98%d7%a8%d7%99%d7%a4%d7%99%d7%a7%d7%a6%d7%99%d7%94-%d7%9c%d7%90-%d7%9e%d7%99%d7%9c%d7%94-%d7%92%d7%a1%d7%94/
  70. "מרוססים עליהם: הגרפיטי #הכי_יפה_בעיר". טיים אאוט (in Hebrew). 5 July 2018. Retrieved 2 June 2021. https://timeout.co.il/%D7%94%D7%92%D7%A8%D7%A4%D7%99%D7%98%D7%99-%D7%94%D7%9B%D7%99-%D7%99%D7%A4%D7%94-%D7%91%D7%A2%D7%99%D7%A8/

[[Kategorio:Informkesto mapligilo sen OSM-rilata ID sur Vikidatumoj]] [[Kategorio:Paĝoj kun nereviziitaj tradukoj]]