Uzanto:Lu Wunsch-Rolshoven/Argumentoj por Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Argumentoj por kunlabori en Vikipedio[redakti | redakti fonton]

(Vi rajtas libere kunlabori. Mi simple volis komenci mian kolektadon de pensoj sen devi decidi pri taŭga loko en la vikipedio.)

(Aktuale ekzistas Respondoj al kritikoj, sed mi preferas pli pozitivan prezenton. Ne multe helpas eĉ disvastigi la kritikon kontraŭ Vikipedio - ni ja volas serĉi pliajn kunlaborantojn.)

  • Plenvalora lingvokomunumo bezonas enciklopedion. Pri si mem kaj pri la mondo entute.
  • Vikipedio estas la plej granda verko en la historio de Esperanto. Aktuale ĝi enhavas ĉ. cent mil artikolojn kaj ĉ. 18 milionojn da vortoj. (Mezume do proksimume 180 vortoj en unu artikolo.) Se oni presos 400 vortojn sur unu paĝon, oni devos presi ĉ. 45.000 paĝojn, do ekzemple 100 volumojn de po 450 paĝoj. Tio reprezentas la Esperanto-libroproduktadon de pli ol du jaroj.
  • Enciklopedio helpas ordigi la scion kaj repripensi ĝin.
  • Enciklopedio helpas antaŭenigi la terminaran laboron - ne por seka vortaro, sed por praktika utiligo.
  • Nuntempe Esperantujo havas ne-ekvilibran dividon de gazetoj - ĉ. 90 % raportas nur pri Esperantujo, malmultaj iom pri la ekstera mondo, nur Monato raportas ĉefe pri la ekstera mondo (sed ĝi havas la principojn, ke enestu nur originalaj artikoloj kaj nur artikoloj verkitaj de homoj el la lando mem). Multloke la vikipedio povas kompensi tiun mankon, prezentante la aktualan scion pri la ekstera mondo kaj ankaŭ aktualajn evoluojn de politiko, kulturo (kaj iom ekonomio). Ĉe tio la vikipedio povas eviti la limigojn de la asociaj gazetoj, kiuj principe ne traktas la eksteran mondon; krome kontraste al Monato en vikipedio oni povas prezenti ankaŭ tradukitan materialon kaj krome la starpunktojn de homoj ne vivantaj en la koncerna lando.
  • La vikipedio en Esperanto ebligas kunigi la starpunktojn de homoj el plej diversaj landoj. Tio donas pli vastan superrigardon pri la mondo.

aldono1[redakti | redakti fonton]

en Vikipedia diskuto:Kiel disvastigi la vikipedion estas skribita

La disvastigo multe dependas de la praktikas utilo.

Rumaniaj urboj kaj ties gravaj personoj ne havas praktikan valoron. Ankau ne la enigo de paĝoj, kiuj jam ekzistas en multaj lingvoj. Kutime la enhvavo de la esperanto versio estas malpli bona ol la angla aŭ germana.

  • la avantaĝo de inter- aŭ supernacia komunumo estas tro malofte spertebla. kontribuoj sekvas la naciajn pensmodelojn, nome kiam temas pri regionoj, kie loĝis unu post la aliaj diversaj nacioj aŭ popoloj.

Praktika utiligebleco signifas priskripi la socion en kiu esperanto estas uzata. Renkontiĝoj, Centroj, Revuoj ktp. Ankau personoj, ĉu vivanta au ne. Ĉiuj povas priskribi siajn amikojn kaj ties rolo en la esperanto socio, la propran urbon kun dataloj pri la esperanto vivo.

  • Ekzistas, sed ne sisteme flegata.

Pri pasporta servo estus dezirinda datumbaza ligo, kiu ekzistas ekz. por ISBN-numeroj kaj katalogoj. Oni tuj vidas la aktualan staton de la koncerna urbo au regiono.

  • statika ligo el la urbo au regiono al pasporta servo estus pli bone ol neniu. Reciproke PS ligu al la paĝo en Vikipedio! Tio validas por la retpaĝoj de Esperantaj-asocioj, kluboj ktp.