Uzanto:Vikipediareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strange... Vikipediisto:Narvalo forbaris min dum du horoj pro tiel nomata "vandalismo". Kaj pro kio? Pro kelkaj mallongaj artikoloj. Ĉu oni kredu, ke tiuj artikoletoj estis vere tiel fiaj, ke endis tiel haste bari min (post kelkaj minutoj, sen ajna averto aŭ diskuto), kvankam ankoraŭ post horoj nur unu el la kvin estas pluredaktita kaj nek S-ro Narvalo nek iu ajn alia efektive emis ŝanĝi aŭ forigi la ceterajn. Vandalaĵojn oni forigas, ĉu ne? Mirinde!

Se tiel agas tiu administranto, estas tre dubinde ĉu mi longe restos ĉi tie. Almenaŭ Vikipediisto:Yekrats sufiĉe ĝentile bonvenigis min kaj klarigis al mi pri kio temas. Tamen, bedaŭrinde unu malĝentila homo havas pli forpelan efekton ol unu ĝentila havas allogan.