Valle de Cerrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Cerrato
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34209
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 4° 22′ U (mapo)41.879722222222-4.3619444444444Koordinatoj: 41° 53′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Valle de Cerrato (Provinco Palencio)
Valle de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Valle de Cerrato
Valle de Cerrato
Situo de Valle de Cerrato
Valle de Cerrato (Hispanio)
Valle de Cerrato (Hispanio)
DEC
Valle de Cerrato
Valle de Cerrato
Situo de Valle de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Cerrato [+]
vdr

Valle de Cerrato [BAlje dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Valle de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Valo de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 88 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 32 km de Palencio, provinca ĉefurbo kaj 13 km de Venta de Baños.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis muregoj el la 9-a ĝis la 14-a jarcentoj. Estis pilorio kiel markilo de jura sendependeco. En la 10-a jarcento estis ĝis kvar ermitejoj, plej el ili plej verŝajne de mozaraboj. La nuna preĝejo estis ekkonstruita en la 13-a jarcento kaj reformita en la 18-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, la vinkeloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]