Valverde del Majano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valverde del Majano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 152  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 4° 14′ U (mapo)40.956666666667-4.2347222222222Koordinatoj: 40° 57′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 923 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Valverde del Majano (Provinco Segovio)
Valverde del Majano (Provinco Segovio)
DEC
Valverde del Majano
Valverde del Majano
Situo de Valverde del Majano
Valverde del Majano (Hispanio)
Valverde del Majano (Hispanio)
DEC
Valverde del Majano
Valverde del Majano
Situo de Valverde del Majano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valverde del Majano [+]
vdr

Valverde del Majano [balBERde delmaĤAno] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco, atribuita ankaŭ al la Campiña Segoviana. La loknomo Valverde del Majano estas etimologie komprenebla kiel Verda Valo de la Ŝtonamaso (eble kiel limo).

Valverde del Majano en la provinco Segovio.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 112 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte revenis al la nombroj de la komenco de la 20-a jarcento pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 12 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Garcillán, Los Huertos, Hontanares de Eresma, Valseca, Martín Miguel, Segovia kaj Abades.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio de

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel preĝejo, ermitejoj ktp.

Estas fabriko por enboteligo de viskio DYC, kaj la entrepreno ONTEX dediĉas sin al fabrikado akj distribuado de celulozo por sansistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]