Vang Vieng

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vang Vieng (laose ວັງວຽງ) estas turisma urbo de Laoso, situanta en la provinco Vjentiano je 4 horoj buse norde de la ĉefurbo. La urbo situas ĉe la bordoj de la rivero Nam Song. La plej rimarkinda afero de la areo estas la karsta montetaro kiu ĉirkaŭas la urbon. Vang Vieng havas ĉ. 25 mil loĝantojn.