Vardenis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vardenis dum vintro

Vardenis (armene: Վարդենիս, ĝis 1969 Basargechar, malnova nomo Vasakaŝen). La urbo Vardenis okupas la sudorientan angulon de la provinco Gegharkunik de la Respubliko Armenio. Ĝi situas en la valo de la rivero Masrik, sur la teritorio de la baseno Masrik. Vardenis troviĝas je 170 km de la landa ĉefurbo,Erevano, kaj je 75 km de Gavar, la provinca ĉefurbo. La administra teritorio de Vardenis konsistas el 3006 ha, de kiu 736 ha estas okupitaj de la urbo mem. Vardenis ricevis ĝian urban statuson en 1995.

Dum la sovetia periodo la regiono Vardenis havis miksitan azeran kaj armenan loĝantaron. En 1988, kiel rezulto de la konflikto inter Azerbajĝano kaj Armenio, la etne azera loĝantaro fuĝis al Azerbajĝano kaj estis anstataŭita de etnaj armenaj rifuĝintoj de Azerbajĝano. Laŭ la censo de 2001, la loĝantaro de Vardenis konsistas el 13.700 personoj. Malplibonigo de ekonomia potencialo, malfacila financa situacio, alta senlaboreca procento kaj aliaj problemoj kondukis al malkresko de la loĝantaro.