Variomatic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Postrada propulso Variomatic
Principo

Variomatic estas komplete aŭtomata transmisi-sistemo, inventita de Hub van Doorne de la nederlanda aŭtofabriko DAF. La sistemo, kiu uzas propulsrimenojn kaj du puliojn, estis la unua kontinue variabla transmisiilo (CVT). Teorie la sistemo ĉiam liveras optimalan kuplon aŭ tordan momanton.

DAF enkondukis la Variomatic unue en Nederlando en 1958 en la DAF 600. Ĉar la sistemo ne havas apartajn rapidumŝanĝilojn, sed unu (variablan rapidumilon) la sistemo ankaŭ funkcias veturante malantaŭen, pro kio ĝi havas interesan kromefikon ke la aŭtomobilo povas veturi malantaŭen samrapide kiel antaŭen.

Animacio de la principo
Variomatic en la DAF 46