Varsseveld
El Vikipedio
La vilaĝo Varsseveld situas en Nederlando, en la provinco Gelderlando, en la komunumo Oude IJsselstreek.
Unuafoje Wazovelde estis menciita en diplomo de la jaro 823. Ĉ. en 1580-90 okazis la transiro al la kalvinisma kredo. Varsseveld estas enklavo en katolika regiono.
Varsseveld havas protestantan kaj katolikajn preĝejojn, diversajn bazlernejojn kaj la rekonstruitan farmdomon Hofshuus. Cetere, en Varsseveld naskiĝis Guus Hiddink, la iama futbaltrejnigisto de la nacia teamo de Koreio. Pro tio la urboŝildo estas ankaŭ en la korea.