Venena indekso 100 (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:37, 2 apr. 2014 farita de Maksim (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La venena indekso 100, angle Toxic 100 Index, estas ranglisto de la 100 plej grandaj malpurigantaj kompanioj en Usono. Tiu listo estis starigita unue en 2002 kaj en 2008 aktualigita. Ĝi estas starigita de la PERI, politika ekonomi-esplor-instituto Political Economy Research Institute. Tio estas jure sendependa instituto de la universitato de Massachusetts Amherst. Ĝi kunlaboras kun la ekonomika fakultato de la universitato. Bazo estas la projekto por informado pri elmetoj de venenaĵoj de kompanioj. PERI sin apogas sur la leĝo pri libera informado Freedom of Information Act kaj la rajto al pura aero kaj pura akvo. Vidu ankaŭ: leĝo pri kontrolo de venenaj materialoj.

La ranglisto konsideras tri kriteriojn:

  • poentoj de veneneco:

Kiel bazo servas la maso de la venenaj materialoj rekte elmetitaj surloke kaj de la nerekte aliloke bruligitaj, laŭ la oficiala registro de elmetantaj kompanioj (Toxics Release Inventory, de la federala agentejo pri protekto de la medio TRI) por 2005. Enkalkulita estas per faktoro la intenseco de la disiĝo en la medion kaj la grado de veneneco de la kemiaĵoj kaj la nombro de afektitaj homoj. Tiu kalkulado estas farita laŭ oficiala risko-analizado por medioindikiloj de EPA.

  • Maso de la rekte kaj nerekte elmetitaj aeraj venenoj, sen konsidero de veneneco kaj nombro de koncernitaj homoj.
  • Graveco: La listo sin limigas al la prezentado de la entreprenoj, kiuj estas en la listoj de la ĵurnaloj Fortune, Forbes Magazine, kaj/aŭ de la listo de Standard & Poor's de la plej grandaj entreprenoj de la jaro 2007. Apartaj kompanioj estas adiciitaj al la patrinaj entreprenoj.

La pintaj 10 de la indekso 2008[redakti | redakti fonton]

Pri la kompleta listo de 100 vidu en la angla versio.

Rango Entrepreno Poentoj de veneneco Maso de rekte elmetitaj materialoj en milionoj da usonaj pundoj, relativigite (cifero en kg ĉ. duona) Maso de nedirekte elmetitaj materialoj, en milionoj da pundoj, ne relativigite
1. E.I. du Pont de Nemours 285.661 12,73 23,00
2. Archer Daniels Midland 213.159 12,92 0,00
3. Dow Chemical 189.673 11,12 42,02
4. Bayer Group 172.773 0,72 6,93
5. Eastman Kodak 162.430 2,66 0,36
6. General Electric 149.061 4,14 7,14
7. ArcelorMittal 134.573 0,94 0,00
8. US Steel 129.123 2,21 0,09
9. ExxonMobil 128.758 12,70 0,39
10. AK Steel Holding 101.428 0,27 0,00

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]