Armadkonkuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
poŝtmarko pri la sovetunia atom-bomba submara ŝipo Leninski Komsomol
milita aviadilo B-2 de la usona aer-armeo
la usona prezidento Ronald Reagan, konvinkita vetarmisto

Vetarmado (aŭ armilkonkurso) estas la armea pliarmigo de du malamikoj, el kiuj ambaŭ volas esti iom pli armitaj ol la malamiko. Ĉiu paŝo de pliarmigo de unu partio rezultigas ĉiam iom pli fortan paŝon de la dua partio kaj inverse, tial ke la reciproka pliarmigo okazas kvazaŭ "aŭtomate" kaj konsumas multan energion, sen ke necese la armiloj fine "konsumiĝu" en milito. Historia ekzemplo estas la vetarmado inter la mar-armeoj de Britio kaj la Germana Regno antaŭ la Unua Mondmilito. Post la jaro 1945 la vorto plej ofte celas la vetarmadon inter la militaj blokoj de Usono kaj Sovetunio post la Dua Mondmilito, la tiel nomata "Malvarma Milito", kiu finiĝis per la malfondo de Sovetunio dum la jaro 1991.