Veturilo (Varsovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bicikla stacio

Veturilo, Varsovia Publika Biciklo estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012. La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.

La esperantlingva nomo Veturilo estis elektita en interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio elektis ses. En la sekva paŝo kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon Veturilo (por ĝi voĉdonis 32%); la aliaj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%) kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varosovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty[1].

Referencoj

  1. What’s the origin of Veturilo name?

Eksteraj ligiloj