Viŝnij Voloĉjok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viŝnij Voloĉjok (ruse Вышний Волочёк) estas urbo en Tverja provinco en Rusio. La urbo estas ĉe rivero Cna (Цна). En la urbo estas fervoja stacio.

La urbo estis fondita en 1471. Ĝi havas statuson de urbo ekde 1770. En 1959 la urbo havis 64.4 mil loĝantojn. En 2002 estis nur 56.4 mil loĝantoj.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 57°35' norde, longitudo 34°34' oriente.

La interurba telefona kodo estas 08233, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 28414.