Vigdís Finnbogadóttir
Vigdís Finnbogadóttir (naskiĝinta la 15-an de aprilo 1930) estis la kvara prezidento de Islando, kaj estis en tiu posteno de 1980 ĝis 1996. Ŝi estas la unua demokratie elektita virina ŝtatprezidanto en la mondo.
Esperantio
Intervjuita de Baldur Ragnarsson en 1980 por la revuo Monato[1], ŝi diris:
“ |
Jam estas tempo, ke la diversaj nacioj komprenu, ke neŭtrala lingvo povos fariĝi por iliaj kulturoj vera defendomuro kontraŭ la monopolemaj kulturinfluoj de nur unu aŭ du lingvoj, kiel nun ĉiam pli evidentiĝas. Mi sincere deziras pli rapidan progreson de Esperanto, serve al ĉiuj nacioj de la mondo |
” |
.
Piednotoj
Antaŭe: | Prezidanto de Islando | Poste: |
---|---|---|
Kristján Eldjárn | 1980–1996 | Ólafur Ragnar Grímsson |