Ólafur Ragnar Grímsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ólafur Ragnar Grímsson
Ólafur Ragnar Grímsson
Ólafur Ragnar Grímsson


Oficanta
Funkcio akceptita:
1996

Naskiĝo 14-a de majo 1943
en Ísafjörður,
Flago-de-Islando.svg Islando
Nacieco islandano
Politika partio senpartia
v  d  r
Information icon.svg

Ólafur Ragnar Grímsson (naskiĝis la 14-an de majo 1943 en Ísafjörður) estas islanda politikisto, eksa financministro kaj la kvina prezidanto de Islando. Li estis elektita en 1996 kaj refoje en 2000, 2004, 2008 kaj 2012.

Ólafur Ragnar Grímsson studis ekonomikon kaj politikan sciencon en Britujo, kaj estis dum 18 jaroj profesoro pri politika scienco ĉe la Islanda Universitato. En la jaroj 1987 ĝis 1995 li estis prezidanto de la maldekstra partio Popolunuiĝo.

Ólafur Ragnar Grímsson estas la Alta Protektanto de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Rejkjaviko en 2013.

Antaŭe: Financministro Poste:
Jón Baldvin Hannibalsson 28-a de septembro 1988 ĝis 30-a de aprilo 1991 Friðrik Sophusson
Antaŭe: Partiestro de la Popolunuiĝo Poste:
Svavar Gestsson 1987 ĝis 1995 Margrét Frímannsdóttir
Antaŭe: Prezidanto de Islando Poste:
Vigdís Finnbogadóttir 1996– elektota