Universitato de Islando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la ĉefa konstruaĵo de la universitato lumigita dumnokte

La Universitato de Islando (islande Háskóli Íslands) estas publika universitato en Rejkjaviko, Islando, kaj la landa plej malnova kaj plej granda institucio de supera edukado. Ĝi fondiĝis en 1911, kaj unua rektoro estis la filologo Björn Magnússon Ólsen, kiu krom gvidi la universitaton forte luktis plisimpligi la ortografion de la islanda lingvo al pli da simileco inter prononcado kaj skribado. Post la fondiĝo la universitato kreskis senhalte de malgranda funkciula lernejo al moderna multampleksa universitato, provizante instruon por proksimume 14 000 studentoj en dudek kvin fakultatoj. La fakultatoj inkluzivas la bramĉojn sociaj sciencoj, homa scienco, medicino, naturaj sciencoj, inĝenierio kaj edukado de instruistoj. Centra universitata teritorio koncentriĝas ĉirkaŭ la strato Suðurgata en centra Rejkjaviko, kaj aldoniĝas pliaj universitataj instalaĵoj kaj en la urba teritorio kaj en la kampara ĉirkaŭaĵo.

kafejo en la universitata konstruaĵo Háskólatorg, kie krome inter alie estas la biblioteko kaj plejparto de la administraj servoj