Vikario de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:54, 29 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Vikario de Kristo (el la latina Vicarius Christi, Vikario de Dio estas uzita kiel ekvivalenta titolo) estas historia esprimo uzita laŭ malsamaj manieroj, kun malsamaj teologiaj implicoj. Vikario estas servisto kiu reprezentas reganton en kelkaj administraj aferoj pri sia regno, ekvivalentaj titoloj inkludas "reprezentanton" aŭ "kontroliston". La titolo nun estas uzita en Katolikismo rilate al la episkopoj kaj pli specife al la Episkopo de Romo (la papo).