Vikipedia diskuto:Kiel oni malplenigas sian foliumilan kaŝmemoron?

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Sur kiu alilingva versio baziĝas ĉi tiu sufiĉe fuŝa titolo "Preteriru vian komputilan kaŝmemoron"? Kaŝmemoron oni tutcerte ne povas preteriri, sed malplenigi. Ĉu ne? Krome ne temas pri iu komputila, sed foliumila kaŝmemoro. Do, la nuna titolo estas maltaŭga. Tial mi proponas ŝanĝi al "Malplenigu vian foliumilan kaŝmemoron" aŭ "Kiel oni malplenigas sian foliumilan kaŝmemoron?" (Mi preferas la duan varianton).

Ĉar novuloj ankoraŭ ne povas alinomigi artikolon laŭ la vikipedia licenco, mi emas fari tion post certa tempo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:41, 28 Aŭg. 2013 (UTC)

Verŝajne sur la angla Bypass your cache. Ankaŭ mi neniam aŭdis, ke oni povas preteriri kaŝmemoron. Mi aprobas la alinomigon. PaulP@diskkont 18:52, 28 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉar ekde pli ol semajno nenio okazis, mi ĵus alinomigis al "Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo" kaj korektis la enkondukan parton. --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 8 Sep. 2013 (UTC)