Vikipedia diskuto:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2008-03-20

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apartigiloj[redakti fonton]

Kial la projekta paĝo ordonas ke "Apartigilo povas esti interlingve ligita nur al apartigilo..."? Kiu problemo solvas tiu ĉi regado? Mi opinas ke nur malebligas rapidan bonigon. Ekzemple, en:Root estas artikolo, dum eo:Radiko estas apartigilo. Kompreneble tio ĉi ne estas ideala, sed klare estas multe pli utila ol tute ne havi apartigilon. Sebastian 23:49, 24. Mar 2008 (UTC)

Terura ordigo. Nek laŭalfabete, nek laŭjare, sed diversteme. De kie la listo estis alŝutita? Ĉu el korbo? Petr Tomasovsky@diskkont 13:18, 27. Apr 2008 (UTC)

Ordigo unue laŭ kvanto de vikipedioj, en kiuj la temo enestas, poste laŭ alfabeto. --Lu 22:24, 1. Jul 2008 (UTC)

Forviŝu anglajn paĝojn, kiuj ekzistas en eo[redakti fonton]

Mi proponas forviŝi ĉiujn paĝojn el la listo, kiuj ekzistas en ambaŭ lingvoj. La listo fariĝus per tio pli rigardebla. Petr Tomasovsky@diskkont 13:22, 27. Apr 2008 (UTC)

Laŭ la artikolenkonduko, "La nombro indikas, en kiom da vikipediaj versioj la artikolo ekzistis je la 20-a de marto 2008. (Se la programo bone funkciis...)". Ĉu ne "...en kiom ne ekzistis..."? AlexW 19:00, 1. Jul 2008 (UTC)

Ne gravas - mi skribis pri la grandaj numeroj, kaj nun vidas tiujn apudajn... Mi supozas ke la grandaj temas pri la graveco de la artikoloj. AlexW 19:08, 1. Jul 2008 (UTC)