Vikipedia diskuto:Lua/Moduloj/Grafikaĵo de nombro de loĝantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English

de nombro de loĝantoj&namespace=828 Modulo: de nombro de loĝantoj&namespace=4 Dokumentado


@Petr Tomasovsky: Mi ne plu ekzakte memoras, en kiu diskutpaĝo mi jam alvokis kaj petis vin konsideri kiel oni povus redukti la strangege grandan interspacon inter la titolo kaj subtitolo

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

kaj la posta tabelo enprenata el vikidatumoj. Ekzemplon eblas vidi en ĉiu paĝo en kiu uzatas la modulo kun la parametro tabelo=sub, inter multaj aliaj paĝoj ekzemple en la paĝo Moldava.

Kaj mi ankaŭ memoras ke mi en tiu diskutpaĝo ankaŭ publike ekpensis ĉu sencas nun enporti nombron el vikidatumoj por ĉiu jaro - mi komprenas ke tio estas multe pli simple ol enkonstrui iun mekanismon kiu prenas nur la unuan nombron de ĉiu jardeko, sed la listo iĝus multe pli superrigardebla se estus nur unu nombro de ĉiu jardeko. Kiel eĉ estos se en vikidatumoj estos pli da datumoj por unu jaro? Ĉu la aŭtomatismo tiam metos pli da nombroj post sama jarnumero, aŭ se ne, kiel ĝi scias elekti nur unu el la pluraj nombroj? Se mi eksperimente enmetas la ŝablonon/modulon en la paĝon pri la bulgara urbeto Godeĉ, pri kiu estas pli multaj nombroj por unu jaro, klaras ke senprobleme ĝi scias elekti nur unu el la pluraj nombroj de unu jaro, tio saĝas. Sed eĉ se tia elekto de nur la unua nombro de ĉiu jardeko ne eblas, tamen estus bone ke la interspaco ene de la ŝablonobloko ne estu eksterordinare granda, kaj la ŝablono {{Grafikaĵo de nombro de loĝantoj}} vere konvinkus kaj sekve estus ankaŭ uzebla per aliaj uzantoj kaj sekve en aliaj paĝoj ol nur pri loĝlokoj de Ĉeĥio. ThomasPusch (diskuto) 12:34, 5 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Mi ĵus malaktivigis provizore la enplekton de la funkcio "drawGraph", je la fino de la modulo. Tamen restas nun malplena linio en ambaŭ menciitaj artikoloj. Nur la dua malaperis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:53, 5 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Tamen, la redukto de la malplena spaco antaŭ la tabelo jam aspektas multe malpli drasta. Nun ankoraŭ aspektas ke antaŭ la tabelo estas du malplenaj linioj, unu estus perfekta. Eble iu ankoraŭ sukcesos pri tio. Tamen nun jam aspektas multe malpli strange ol antaŭe. Dankon do! ThomasPusch (diskuto) 13:16, 5 maj. 2024 (UTC)[Respondi]