Vikipedia diskuto:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, ĉiuj!

Jen mi starigis novan paĝon, kia ĝis nun troe mankis, aparte por freŝuloj. Bv. plivastigi.

--Vikipediisto:Bab


Mi sugestas ke oni atentigu pri la neceso aldoni la landon, parenteze en la titolo de la artikolo, por la urboj, kiam ekzistas du kun la sama nomo en du landoj, krom kiam unu el ili estas klare pli konata. Ekzemple, por Valencia (Valencio) aŭ Toledo, necesus precizigi la landon en la titolo; eble por Barcelono la precizigo povus okazi aliloke.

Same: necesus atentigi pri la neceso aldoni la nomon de la lando ĉe la artikoloj pri reĝoj. Ja ekzistas pluraj Ludoviko la 1-a!

Tonyo

disigu kaj forigu[redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon. La diversaj asertoj estu troveblaj en VP:TA, VP:NEU, VP:SG. Post la disigon, oni povus forigi la artikolon.--Salatonbv (diskuto) 03:43, 20 Maj. 2014 (UTC)

Estas grava povi trovi malsamojn inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj en unu artikolo. --pino (diskuto) 14:36, 22 Dec. 2014 (UTC)