Vikipedio:Aŭspiciado de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Celo : atingi ke la Vikipedio estu aŭspiciita de UEA. Sekvas la principoj de UEA. Necesas nun redakti la skriban peton kaj difini nome de kiu la peto estas farita, ke klare estu dirita kiun UEA aŭspicias.

Eblecoj :

  • krei memstaran tutmondan esperanto-vikipedian asocion
  • partopreni en la kreado de multlingva eŭropa strukturo (jam estas planoj en la franca kaj germana vikipedioj)
  • peti aŭspiciadon por la usone bazita Wikimedia (???)
  • alia ebleco ?

paĝo ekita de Arno Lagrange 09:47, 25. Nov 2003 (UTC)

Bonvolu komenti.

Ĝeneralaj Principoj pri Aŭspiciado de Retaj Projektoj

1. Per dono de aŭspicio UEA esprimas sian apogon al grava reta projekto, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. Pri aŭspicio decidas la Estraro de UEA.

2. La esprimo "Aŭspiciata de UEA" ĝenerale signifas nur moralan subtenon. UEA estas ŝarĝata per financa aŭ homforta devo, nur se tion la Estraro de UEA en sia decido eksplicite akceptis. Samtempe UEA klopodos doni informan subtenon al la aŭspiciata projekto: anonci pri ĝi en siaj retejoj, en la revuo Esperanto kaj per rektaj informoj al la membroj.

3. Ne estas donebla aŭspicio, se la subteno de la koncerna projekto kontraŭas la Statuton de UEA, precipe la preskribojn pri la neŭtraleco.

4. Aŭspicion oni devas skribe peti, kun subskribo de almenaŭ du respondecaj gvidantoj/aŭtoroj de la reta projekto. La peto devas alveni al la estrarano pri informado kaj enhavi ĉiujn informojn bezonatajn por decido surbaze de ĉi tiuj principoj.