Vikipedio:Balotado pri Estraranoj de Fondaĵo Vikimedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton al ĉiuj !

Balotoj por la administrantaro de Fondaĵo Vikimedio proksimiĝas. Vi vikimediistoj elektos la du delegitojn de ĉiuj kontribuantoj en Vikimedioprojektoj el la tuta mondo. La finaj decidoj koncernante la Vikimedian fondaĵon estos en la manoj de la administrantaro. Ĝia rolo ne estas regi la diversajn projektojn de Vikimedio.

Ni balotas por elekti du delegitojn. Ili estos elektitaj por du jaroj kaj ne estos diferenco inter ambaŭ. Por rajti baloti vi devas esti redaktinta almenaŭ 400 foje en unu en la projektoj de Vikimedio; unua redakto estu okazinta almenaŭ 90 tagojn antaŭ le 30-an de majo 2005 00:00 (UTC). Sciu ke la organizantoj de la baloto havas eblecon forigi balotojn de forbaritaj uzantoj aŭ uzantoj plurfoje ensalutintaj per malsamaj nomoj. Baloti el pluraj projektoj ankaŭ estas konsiderata friponaĵo.

La baloton regas la regulon de baloto per aprobo. Ĉiu balotanto rajtas voĉdoni por tiom da kandidatoj kiom ŝi/li deziras esti elektitaj kaj tion por ĉiu posteno. La du kandidatoj ricevintaj la plej multon da balotoj estos proklamitaj venkintoj. Kaze de egala nombro da balotoj dua baloto okazos.

Se vi deziras kanditatiĝi vi devas plenigi formularon sur la paĝo m:Election candidates 2005 ekde la 7-a de junio 2005 je 00:00 (UTC). Sekve la kandidatoj disponos pri 3 semajnoj por sin konigi de la tuta Vikimedia komunumo. La kunordigantoj de la tradukoj klopodos por traduki la kandiatiĝojn en kiel eble plej multajn lingvojn. Poste la baloto povos komenciĝi.

Jen la kalendaro por la ĉijaraj balotoj :

Akceptado de la kanditatiĝoj
de Mardo la 7-a de junio 2005 je 0:00 (UTC)
ĝis Lundo la 27-a de junio 2005 je 24:00 (UTC)
Baloto
de Mardo la 27-a de junio 2005 je 0:00 (UTC)
ĝis Lundo la 11-a de julio 2005 je 24:00 (UTC)

Se vi regas alian lingvon bonvolu traduki ĉi informon kaj sendi ĝin al la diversaj Vikimedio-projektoj en la koncerna lingvo. Tion farinte, bonvolu informi nin sur la paĝo : « tradukoj ».

Se vi deziras helpi traduki estontajn informojn bonvolu aldoni vin sur la paĝon « Tradukaj kunordigantoj »

Fine ni deziras bonan ŝancon al ĉiuj kandidatoj,

oficialaj komitatanoj organizantaj la baloton por Wikimedia 2005.




Hello Everyone,

The qualifications required in order to vote have been changed. Formerly, it was "400 in total prior to 00:00 May 30, 2005 (UTC)", but it is now "at least 400 edits prior to 00:00 May 30, 2005 (UTC) on the Wikimedia project from which you cast your vote."

This change had been suggested by the Board (see Wikimedia:Meetings/June_7,_2005) to help us to avoid errors and the possibility of fraudulent votes.

Thank you for your understanding.

09:57, 15 Jun 2005 (UTC)
m:Election Officials, Wikimedia Election Committee


m:Category:Board of Trustees


Cf. Vikipedio:Balotado pri Estraranoj de Fondaĵo Wikimedia 2004