Vikipedio:Baloto pri ge- en titoloj de listoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Vikipedio daŭre estis diskutoj pri tio, ĉu uzi la prefikson ge- en la titoloj de listoj kaj kategorioj: Ekzemple, ĉu ni uzu la titolon listo de germanaj esperantistoj aŭ ĉu listo de germanaj geesperantistoj. Ĉu sub la titolo listo de aktoroj estu kaj viroj kaj virinoj, aŭ ĉu nur virinoj?

Nuntempe regas ne-unueco pri ĉi tiu temo. Ekzistas Gravaj geesperantistoj, sed Listo de germanaj esperantistoj, kaj ekzistas Kategorio:Aktoroj sed Listo de geaktoroj.

Ĉar eĉ post longa diskutado pri la temo ni ne sukcesis alveni al konkludo, ŝajnas ke ni bezonas baloton por atingi unuecon en la Vikipedio.

Propono pri baloto[redakti fonton]

ĈI TIE ANKORAŬ NE OKAZAS BALOTO. NUR ESTAS PROPONO PRI EBLE OKAZONTA BALOTO.

La voĉdoneblaj alternativoj de la baloto povus esti jenaj:

  1. La baza formo estu ambaŭseksa, ekz-e listo de aktoroj kaj listo de brazilaj esperantistoj enhavu ambaŭ seksojn. Kiam seksemfazo gravas (ekz-e ĉe aktoroj), oni povas krei aldonajn listojn laŭ jena maniero: listo de viraj aktoroj, listo de aktorinoj.
  2. La baza formo estu vira, kaj por ambaŭseksaj listoj necesas la prefikso ge-'#, ekz-e listo de geaktoroj kaj listo de brazilaj geesperantistoj. Kiam seksemfazo gravas (ekz-e ĉe geaktoroj), oni povas krei aldonajn listojn laŭ jena maniero: listo de aktoroj (nur viroj), listo de aktorinoj).
  3. Kiam temas pri profesioj (aŭ okupoj) en kiu la sekso ne gravas, ni ne uzu ge-, sed kiam temas pri profesioj, en kiuj la sekso ja gravas, ni uzu ge- por la ambaŭseksa listo. Ekzemple listo de germanaj esperantistoj, sed listo de geaktoroj.
  4. Mi malkonsentas kun la okazigo de ĉi tiu baloto. Ni solvu la problemon sen baloto.

Antaŭ ol la baloto povos komenciĝi, ni devas elverki koncizan liston de argumentoj kaj kontraŭargumentoj por/kontraŭ la diversaj alternativoj. Marcos 18:13, 3. Maj 2006 (UTC)