Vikipedio:Baloto pri ge- kaj -in

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La baloto estas nun haltigita. Pluraj vikipediistoj konsentis, ke la demando kaj la eblaj respondoj ne estis bone esprimitaj. Aldone, pluraj konsentis, ke oni ne havu tro striktajn regulojn pri la uzo de ge- kaj -in. Eble ankoraŭ okazos baloto pri laŭseksaj kategorioj de profesioj. Marcos 13:34, 21. Jan 2006 (UTC)

Ĉi tiu estas la paĝo kie okazas la baloto pri uzo de ge- kaj -in en la Esperanta Vikipedio. La baloto estis proponita post longa diskuto pri la temo sur Vikipedio:Babilejo/geludo.

Post la propono de Internaciulo kaj mi ke ni havu baloton pri uzo de ge- kaj -in, neniu kontraŭis, kaj male homoj simple ekvoĉdonis. Nun la baloto oficiale do okazas de la 16-a de januaro ĝis la 29-a de januaro 2006 (14 tagojn). La jam faritajn voĉdonojn mi movis ĉi tien al la nun oficiala paĝo de la baloto. Marcos 19:18, 16. Jan 2006 (UTC)

Baloto pri uzo de -in kaj ge-

La uzo de la afiksoj -in kaj ge- en la Vikipedio ĝis nun ne estis unuforma. Estis longaj diskutoj pri la ĝusta uzo, sed neniu konsento. Pro tio ni balotas pri la ĝusta uzo. Estas baze tri vidpunktoj:

  1. Seksdistinga: Ĉiuj radikoj estu konsiderataj viraj, do ni uzu -in ĉiam, kiam temas pri virino, kaj ge- ĉiam, kiam temas pri ambaŭ seksoj. Por ĉiuj profesioj ni povas krei apartajn, seksdistingajn listojn.
  2. Neseksdistinga: Nur kelkaj radikoj estas seksaj (PATR, MATRON ktp). La plej multaj estas senseksaj, kiel priskribite en la PMEG. Ni uzu ge- kaj -in nur kiam aparte indas emfazo. Listoj de profesioj estu ĉiam senseksaj.
  3. Seksemfaza: PMEG pravas, sed tamen ni ofte emfazu la sekson, se tio povas esti helpa aldona informo. Ni do diru "... estas aktorino" en artikolo pri virino kiu aktoras, sed tamen la listo de aktoroj enhavu ambaŭ seksojn. Por profesioj, en kiuj la sekso tre gravas (ekz-e aktoroj, kantistoj), ni havu apartajn listojn por ambaŭ seksoj aldone al la kuna listo.

Ĉiu Vikipediisto, kiu jam antaŭ la ekbaloto iom aktivis en la Vikipedio, havas unu voĉon, per kiu li povas voĉdoni por unu el la tri vidpunktoj. Du semajnojn post la ekbalotado, ni nombros la voĉojn. Se neniu vidpunkto akiris pli ol duonon de la voĉoj, ni denove (dum unu semajno) voĉdonu inter la du plej sukcesaj vidpunktoj. La vidpunkto, kiu tiam akiros la plejmulton de la voĉoj iĝos principo de verkado en la Vikipedio.

La baloto ne plu okazas. Bv. ne plu voĉdoni ĉi tie. En la diskutpaĝo vi povas kundiskuti pri la temo de laŭseksaj kategorioj.

Seksdistinga[redakti fonton]

Neseksdistinga[redakti fonton]

  1. Mi voĉdonas tiel. Maksim 10:30, 16. Jan 2006 (UTC)
  2. Laŭ mi, kategorioj ne havu -in aŭ ge-, tamen se artikolo uzas la vortojn "aktorino" aŭ "kantistino", tiaj ligiloj transdirektu al "aktoro" kaj "kantisto". Se ni havos kategorion por "aktorinoj", ni nepre havos kategorion "viraktoroj" ankaŭ. :-p -- Yekrats 19:04, 16. Jan 2006 (UTC)
  3. Min ĝojigas, ke la esperantistoj nuntempe jam lingve malpli emfazas la distingon inter la seksoj ol en la fruaj jaroj de Esperanto, kaj mi esperas ke tiu malrapida ŝanĝo antaŭeniru plu. Marcos 19:18, 16. Jan 2006 (UTC)
  4. Oni sekvu la regantan lingvouzon, kiel priskribite en PMEG, kaj oni ne emfazu sekson kiam tio ne necesas. Malofte necesas. Karlo 13:00, 17. Jan 2006 (UTC)
  5. Tio estas plej bela kaj simpla, karaj gevoĉdonantoj. Jmfayard 15:55, 17. Jan 2006 (UTC)
  6. Ĉi tio estas ĝusta kaj normala uzado. Lingvano 19:19, 17. Jan 2006 (UTC)
  7. Pri kategorioj, mi voĉdonas tiel. Indiki la sekson de homoj en artikoloj, jes, en kategorioj, ne. Le Hibou 03:08, 18. Jan 2006 (UTC)
  8. Mi samopinias. Ni evitu ĉiaman seksindikon, kiu pezigus kaj malelegantigus la lingvouzon. Ĝi unuavide ŝajnigus "progresemon", sed (kiam oni ĝisfunde pripensas la praktikajn lingvajn sekvojn) iom post iom eĉ betone fiksus seksismon. --Helmut Welger 23:35, 18. Jan 2006 (UTC)

Seksemfaza[redakti fonton]

  1. Pro tutverŝajne interna agnosko de du apartaj grupoj, en la metio mem (apartaj premioj, apartaj dungmetodoj, ktp)--Ssire 12:05, 16. Jan 2006 (UTC)Mi voĉdonus malsame, se temus pri buĉistoj, verkistoj aŭ vikipedistoj, ekzemple.--Ssire 21:54, 17. Jan 2006 (UTC)
  2. Verŝajne voĉdonado jam spontanee ekis, do mi ankaŭ aldonas opinion. Blahma 12:14, 16. Jan 2006 (UTC)
  3. Tio ŝajnas al mi saĝa solvo. Ĉe fremdlandaj nomoj povas esti tre helpe ekscii pri la sekso ekzemple per la frazero "... estis japana esperantistino". -- Robert Weemeyer 12:52, 17. Jan 2006 (UTC)
  4. Mi ne intendas aparte emfazi la seksmalsamecon en vikipedio, sed jam estas en la artikoloj. PMEG funde pravas, kompreneble. Mi estus tre memfida kontraŭi ĝin, ĉar mi ne iste konas la lingvon, kiel rimarkigis Marcos. Tamen fakte en la vikipediaj artikoloj, aktoro estas jam konsiderata vira (ne estas "Jean RENO estas viraktoro" dum estas "ZHANG Ziyi estas aktorino"). Mi do konsentas kun la 3-a vidpunkto. --Internaciulo 12:54, 17. Jan 2006 (UTC)
  5. Se nepre estu iu deviga reĝimo en la Vikipedio, tiam ĝi almenaū sekvu la bonan lingvouzon. --Sebastiano 13:13, 17. Jan 2006 (UTC)
  6. Al mi, neseksdistindo estas ofendo. Homoj estas seksaj estoj, mi estas seksa esto, mi volas ke homoj agnoskas mian seksan naturon. Roberto 16:25, 17. Jan 2006 (UTC)
  7. Pri artikoloj, mi voĉdonas tiel. Indiki la sekson de homoj en artikoloj, jes, en kategorioj, ne. Se "aktoro" estas seksneŭtra, mi povas skribi, aŭ "xxx estas aktorino" aŭ "xxxx estas aktoro. Ŝi famiĝis pro..", ktp. En bona artikolo, mi ne povas eviti uzon de "li" aŭ "ŝi", kaj kiam mi legas artikolon, la sekso de la homo gravas al mi. Le Hibou 03:08, 18. Jan 2006 (UTC)
  8. --Fajro 19:54, 20. Jan 2006 (UTC)

Seksemfaza kiam sencohava / neseksdistinga alikaze[redakti fonton]

  1. Arno Lagrange  21:56, 19. Jan 2006 (UTC) Absolutajn regulojn ni evitu. La vikipedia projekto ebligas adaptiĝi al ĉiuj sferoj de la homaj scioj : nur necesas trovi trafan solvon. Ekzemple de ge-kategorio (neseksdistinga) kun subkategorioj sekemfazaj kiam tio estas sencohava.