Vikipedio:Decidodebato/biografiaj informkestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enkonduko[redakti fonton]

De kelkaj semajnoj okazas debatoj pri diversaj informkestoj utilaj por biografiaj artikoloj. Ĉar la diskuto fariĝis iom aĉa kaj ke iuj artikoloj eksuferis redaktomilitojn en kiuj partoprenas diversaj vikipediistoj kun malsama vidpunkto, ŝajnas prudente okazigi baloton.

Ĝis la 25-a de januaro estu prezentitaj klare la alternativaj solvoj kun evidentigo de ties avantaĝoj kaj malavantaĝoj. La vikipediistoj kiuj opinias ke iu solvo pli taŭgas ol alia bonvolu plibonigi ĉiu siaflanke kelkajn artikolojn kiujn ili povos montri por komprenigi kiun avantaĝon havas la solvo kiun ili preferas. Bonvolu inter si malkonsentantaj vikipediistoj ne tuŝi la samajn artikolojn por eviti konfuzan nekompreneblan situacion (ekzistas multaj artikoloj kiuj ne jam havas iun ajn informkeston : bonvolu elekti inter tiuj kelkopon kiun vi povos montri por komprenigi vian vidpunkton).

De la 26-a de januaro ĝis la 1a de februaro, ĉiuj estas invititaj baloti. La konkluda decido estos aldonita al la gvidlibro pri redaktado, kaj ĉiuj estos petitaj respekti ĝin.

Proponoj[redakti fonton]

Jen mia ekredakto de la alternativaj proponoj. Bonvolu subtenantojn de la diversaj solvoj verki koncizan prezenton nur en la sekcion de la propono kiun vi subtenas. En ĉiu sekcio estas rubriko por emfazi la malavantaĝojn de la aliaj proponoj. Se vi bezonas pli longe argumenti bonvolu krei specifan subpaĝon kaj bonvolu aldoni ligilojn al ekzemplaj paĝoj kie oni povu observi la avantaĝojn kaj malvantaĝojn de ĉiu solvo. AL @ 20:43, 11. Jan 2009 (UTC)

A) Uzi {{bio}} kaj aliajn specifajn informkestojn[redakti fonton]

priskribo de la propono A
kompara tabelo
propono avantaĝoj malavantaĝoj
A ĝi "ne kunlaboras" kun la aliaj informkestaj ŝablonoj (vidu suben), ĝi ŝiras la tekston
B
C
subtenas
kontraŭas
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Kerio 07:24, 14. Feb 2009 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Tlustulimu 13:56, 14. Feb 2009 (UTC)

B) Neniam uzi {{bio}} sed nur la aliajn specifajn informkestojn[redakti fonton]

priskribo de la propono B
kompara tabelo
propono avantaĝoj malavantaĝoj
A
B ĝi forigas unuajn frazojn el paĝoj okaze de interŝanĝo de ŝablonoj, ĝi faras blankan "truon" inter la unua frazo kaj plua ŝablono, kie nur komencas la plua teksto de la paĝo (vidu suben), se oni devas forviŝi ĝin, oni necesus permane denove reskribi la unuan frazon
C
subtenas # Por Por: Kerio 07
05, 14. Feb 2009 (UTC)
kontraŭas
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Tlustulimu 13:56, 14. Feb 2009 (UTC)

C) Igi {{bio}} nevidebla metaŝablono kiu funkcius interne de la specifaj ŝablonoj[redakti fonton]

priskribo de la propono C

{{bio}} (kiu senbezone kaj maloportune estis haste renomita {{informkesto biografio}}) fariĝu metaŝablono, ne rekte uzenda de ordinaraj redaktantoj. Ĉiuj specifaj ŝablonoj havu parametrojn formatigaj kongrue kun {{bio}}. En {{bio}} estu ĉiuj utilaj aŭtomataj funkcioj: ordigo en kategoriojn, provizo de metadatumoj, norma formatigo de la informkestoj, kaj de la bazaj (nur biografiaj) informoj.

Ene de ĉiu specifa ŝablono {Informkesto verkisto}, {{Informkesto aktoro}}, {{Informkesto politikisto}}, {Informkesto reganto}, ktp. La valoroj de la biografiaj parametroj estu transdonitaj al metaŝablono, tre simple per tia sintakso :

 {{Bio 
 |tipo = {{{tipo}}} 
 |nomo = {{{nomo}}}
 |naskiĝtago = {{{naskiĝtago|}}}
 | ...

La parametro tipo difinu pri kia informkesto temas (ĉu verkisto, ĉu aktoro, ...). Laŭ la tipo estu difinitaj la koloro kaj la bildo de la titola strio. Ĉiu specifa informkesto krome enhavu tiom multe da parametroj kiom necesas. La specifaj ŝablonoj estu vokeblaj per parametro anstataŭ per specifa nomo (simile al {{ĝermo|parametro}} anstataŭ {{ĝermo-parametro}}).

Estu ebleco difini por unu informkesto plurajn tipojn : anstataŭ aperigi sinsekve plurajn informkestojn por ekzemple iu kiu estis kaj verkisto kaj politikisto, en la sama informkesto aperu sinsekve sekcio kun la bazaj biografiaj informoj (nomo, foto, viv-datoj kaj -lokoj) kaj po unu sekcio kun kromaj taŭgaj informoj por ĉiu tipo (verkisto : verkis tion, influis tiujn, anas jenan skolon, ...) politikisto (partio, lando, ministro tiam, deputito tiam, prezidento tiam, ...)

kompara tabelo
propono avantaĝoj malavantaĝoj
A
  • povas manki al ĝi specifaj informoj, sekve necesas krome aldoni specifan informkeston kiu ripetas la bazajn informojn
B
  • ne provizas la metadatumojn
  • ĝis nun nenormigitaj parametroj
C
  • tre fleksebla, senlime etendebla al ĉiuj estontaj plibonigoj
  • provizas la metadatumojn, normigas la datumojn, la aspekton de ĉiuj informkestoj kaj de ĉiuj specifaj
  • ebligas en unu sola informkesto enteni neredunde ĉiujn informojn pri iu homo, kaj bazajn , kaj specifajn de unu aŭ pluraj tipoj.
  • necesas verki la tutan sistemon kaj reverki multajn specifajn ŝablonojn kaj ĉiujn paĝojn kie ili jam aperas (transira proceduro povas esti imagita: dum transira tempo la ŝablonoj akceptu kaj normigitajn parametrojn kaj la antaŭajn nenormajn).
  • eble tro kompleksa por iom da uzantoj.
  • ŝablono donas fuŝan blankaspacon kun kelkaj retumiloj, kaj iuj kampoj fuŝas referencojn.
subtenas AL
  1. Por Por: Tlustulimu 13:56, 14. Feb 2009 (UTC)
kontraŭas

La tria propono estas interesa, sed fakte mi petas, ke Arno plidetaligu ĝin. Fakte mi ne komprenas kiel li imagas la funkciadon de la ŝablono: se la enhavo de la parametro tipo estas aŭtomate transdonata de la uzata ŝablono, ekz. Informkesto esperantisto, kiel eblus aldoni du aŭ tri tiajn tipojn?

Aldone, mi pensas, ke grava parto de la diskuto estas, ĉu la ŝablono aŭtomate verku la enkondukan frazon de biografio aŭ ne. Mia ideo pri tio ja estas klara: la enkonduka frazo estu aŭtomate verkata, pro kialoj de unueco kaj ordigo. La ŝablono jam enhavas parametron kiu ebligas verki permane tiun frazon, se tio vere bezonatas en iu specifa artikolo. Tamen, multaj akre kontraŭstaris tiun aspekton de la ŝablono, do tio vere diskutindas. --WinstonSmith 22:56, 18. Jan 2009 (UTC)

Mi vidas kelkajn ĝenajn problemojn kun ŝablono {{Informkesto biografio}}:

  1. Ĉi tiu ŝablono estas la ununura ŝablono kiu aŭtomate verkas tutan frazon. Mi opinias ke tiu funkcio komplekse obskuriĝas kiel ŝanĝi la tekston. Ja, kiam mi unue renkontris ĝin, kaj volis fari simplan ŝanĝon, mi konfuziĝis kaj rezignis. Ĉi tial, ĝi estas escepta kaj nenorma rilate de la aliaj ŝablonoj. Jen parto de la problemo: La ŝablono provas fari tro. Ĝi kaj faras informkeston KAJ verkas la unuan frazon. Tre prefereblaj estas simplaj ŝablonoj kun klaraj funkcioj. (Ekzemple: {{dato}}).
  2. La ŝablono estas malfleksa konsiderante referencojn. Ekz-e, se mi volus aldoni referencon al la prononcado aŭ la okupo (kaj eble aliaj kampoj) la ŝablono fuŝus. Mi aldonis koderon al Ba Jin <ref>informo</ref> post multaj kampoj, kiu fuŝis ĝin.
  3. La specifaj ŝablonoj (ekz-e {{Informkesto aktoro}}, {{Informkesto politikisto}}, ktp) inkluzivas pli da specifa grava informo kiun la ĝenerala biografio-ŝablono ne inkluzivas. Aldoni ĉi tiujn kampojn tropezigus la ĝeneralan ŝablonon.

Mia ĉefa plendo estas N-o 1. Estis sugestita ke la ŝablono povus aldoni redaktotan tekston per vikia funkciado. Al mi tio estus bonvena solvo. Mi ankaŭ vidi la uzon de pli specifaj ŝablonoj kiel pli bonaj. Do ŝanĝo de ĝenerala ŝablono al specifa estas inda kaj volata. -- Yekrats 20:14, 20. Jan 2009 (UTC)

Aspekto de ŝablonoj[redakti fonton]

Ringo Starr
John Tyler
Ba Jin

Ĉu la ŝablonoj kun la teksto en la paĝoj estas videblaj jene? Ili supreĵetas la unuan frazon supren kaj la cetera teksto komenciĝas nur ĉe la dua ŝablono. Alie mi konsentas kun la supre skribitaj notoj de Yekrats. Kerio 17:16, 21. Jan 2009 (UTC)

Kiun retumilon vi uzas? La ŝablono funkcias bone kun mia Firefox. -- Yekrats 17:31, 21. Jan 2009 (UTC)
Ĉiujn ceterajn ŝablonojn mi vidas en ordo, nur tiu ĉi estas tia, kian mi vidas ĝin sur la dosieroj kaj tia, kiel ĝi kondutas rilate al intersaxanĝo de diversaj ŝablonoj. Neniu estas deviga "reskribi" per kopiado de unuopaj vortoj el la unua frazo dum tiu ĉi laboro. Alivorte: tiu ĉi ŝablono ne ebligas facilan interŝanĝon kun iu alia. Kerio 17:49, 21. Jan 2009 (UTC)
Espereble mi ne estas unusola en la mondo, kiu vidas ilin tie. Certe ekzistas multaj aliaj homoj nevikipediistoj, kiuj vidas ilin (aŭ povus vidi ilin) same kiel mi. Tial estus bone kompreni la aferon ankaŭ el vidpunkto de aliaj. Kerio 17:57, 21. Jan 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Ĉe mi la alineoj montriĝas ĝuste, ĉar Fajrvulpo pri tio ne fuŝas. Krome videblas el viaj bildoj, precipe la stranga aspekto de la dekstraj fonaj bildetoj, ke vi ankoraŭ uzas IE6, kiu kulpas pri tiu malĝusta surekranigo. - Nur la informkestoj havas malsaman larĝecon. Sed tion ni ja povas facile korekti, kondiĉe ke ni antaŭe interkonsentu, ĉu ni uzu width:21em;width:25em;. Mi proponas kompromisan larĝecon de width:23em;. Kore --Tlustulimu 17:34, 21. Jan 2009 (UTC)
Mi jam multon diris en Ŝablona diskuto:Informkesto biografio. Bedaŭrinde mi gvidis min laŭ mia videbleco de ŝablonoj kaj diversaj pluaj strangaĵoj, kaj mi ne plu volas, ke ia sistemo farigu min pli grandan stultulon kaj kveremulon en la okuloj de vikipediistoj ol kia mi estas. Kerio 17:49, 21. Jan 2009 (UTC)