Vikipedio:Provejo de ŝablono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝablono
Rilataj temoj
Listoj
v  d  r
Information icon.svg

Ĉi tiu paĝo informu pri la kreado kaj uzado de ŝablona provejo kiel subpaĝo de ŝablono.

Ekde la 18a de januaro 2009 funkcias aldonaĵo de la ŝablono {{Dok}} per helpo de subŝablono.

Atentu: Ĉisekvaj informoj nur validas por ŝablonoj, kies dokumentado estas aranĝata per {{Dok}}. Ekde junio 2010 la ligiloj je la ŝablona fino ankaŭ aperas, se la helblua kesto de la dokumentado estas aranĝata per {{Ŝabloninformo}} (aŭ {{Ŝabloninformo/komenco}}).

Kialo[redakti | redakti fonton]

Apartaj provejaj kaj testaj versioj de ŝablonoj ekster nia ĉefa provejo ebligas al ni, ke ni povas samtempe evolui kaj testi pli ol unu ŝablonon.

En la provejo estiĝas nova ŝablona kodo, dum ke en la testejo ĝi estas testata per ekzemplo(j).

Provejo[redakti | redakti fonton]

Kreado de proveja subpaĝo[redakti | redakti fonton]

Se iu ŝablono ankoraŭ ne havas provejan subŝablonon, aperas sub la dika, malsupra linio je la fino de la dokumentado la jena teksto:

  • Krei subpaĝon por provejo de ŝablono.

Se vi alklakas la ligilon aŭtomate estas ekredaktata preskaŭ malplena paĝo por krei la provejan version de ŝablono. Ĝi je la komenco enhavas nur la atentigan ŝablonon {{ŝablona navigado}}, kiu aranĝas kelkajn ligilojn kaj aŭtomate enkategoriigas la provejan ŝablonon.

Tien vi nun povas kopii la kodon kaj iom post iom adapti ĝin.

Uzado de proveja subpaĝo[redakti | redakti fonton]

Nun vi povas evolui la ŝablonon, ĝis kiam ĝi estas preta. Se vi trovas iujn malfacilaĵojn, vi povas demandi sur Vikipedia diskuto:Vikiprojekto Ŝablonȯ.

Ligilo al la testoj[redakti | redakti fonton]

Se vi bezonas ligilon por testi la novan ŝablonon, vi povas enlasi inter <noinclude> kaj </noinclude> la aŭtomate enmetitan ŝablonon {{Ŝablona navigado}}. Ĉi tiu ŝablono aŭtomate aranĝas ligilon por la testoj.

{{Ŝablona navigado}}

Krome la ŝablono aŭtomate analizas la finan parton de la ŝablona nomo.

  • Se estas /dokumentado, ĝi informas, ke temas pri dokumentado. Do eĉ proveja ŝablono povas havi propran dokumentadon.
  • Se estas /provejo, ĝi informas, ke temas pri provejo kaj aŭtomate montras ligilon al testoj.
  • Se estas /testoj, ĝi informas, ke temas pri testoj kaj aŭtomate montras ligilon al provejo.

Testoj[redakti | redakti fonton]

Kreado de testa subpaĝo[redakti | redakti fonton]

Se vi alklakas la supre menciitan ligilon, vi povas krei testan paĝon por la proveja ŝablono. Sed vi ankaŭ povas krei ĝin per klako sur la jenan tekston je la dokumentada fino:

  • Krei testan paĝon kun ekzemploj.

En ambaŭ kazoj aŭtomate estas aldonata la ŝablono {{ŝablona navigado}}, kiu aranĝas kelkajn ligilojn kaj aŭtomate enkategoriigas la testan ŝablonon.

Uzado de testa subpaĝo[redakti | redakti fonton]

Nun vi povas testi la provejan ŝablonon. Se vi ne plu rimarkas iujn fuŝojn, vi povas kopii la novan kodon en la malnovan ŝablonon. Sed bonvolu indiki tion en la redakta resumo, por ke aliaj vikipediistoj estu informataj, ke la proveja versio jam estis uzita por aktualigi la malnovan ŝablonon.

Gravaj ŝablonoj[redakti | redakti fonton]