Vikipedio:Reguloj por nomŝanĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu, ke tiuj reguloj dume ne estas oficialaj. Vi povas diskuti pri ili sur la diskutpaĝo.

English-speaking users can read short translation of these rules in the English section.

Konsiderante la principon, ke la uzanto-nomon en Vikipedio plej unue servu al tiuj, kiuj aktive kontribuas al ĝi, laŭ la interkonsento de la komunumo, eblas transdoni la jam registritan nomon de uzanto al alia uzanto (t.n. "uzurpo de la nomo") en specialaj okazoj.

Kondiĉoj, kiujn devas plenumi la uzanto, por peti uzurpi la fremdan registriĝon[redakti fonton]

  1. La registriĝo de la uzanto devas esti almenaŭ duonjaron aĝa en ajna aktiva projekto enkadre de la Fondaĵo Wikimedia.
  2. Suma kontribuo (pli ol 1000 ŝanĝoj) en ajna aktiva projekto de la Fondaĵo.
  3. La uzanto devas ne esti forbarita en Esperanto-vikipedio iam en la lasta jaro.

Se pluraj uzantoj petas la saman nomon, la uzanto kun pli granda kontribuo al la komunumo havas la prioritaton.

Kondiĉoj, kiujn devas plenumi la registriĝo, por esti fordonita al uzanto laŭ ties peto[redakti fonton]

Se la registriĝo ne celis kontribuon al Vikipedio, sed havis nur provokajn celojn (ekz. ganto-pupadon aŭ vandaladon), kaj tiu fakto estas konfirmita, oni rajtas sen ajna konsento de la registrinto transdoni la nomon al nova uzanto.

En ĉiuj aliaj okazoj la sekvaj kondiĉoj devas esti samtempe plenumitaj, aliokaze la ŝanĝo postulas nepran eksplicitan konsenton de la registrinto:

  1. La registriĝo estas neaktiva (neniu ŝanĝo dum unu jaro).
  2. Almenaŭ unu el la subaj kondiĉoj devas esti plenumita por la registriĝo:
    1. Oni faris neniun ŝanĝon sub tiu registriĝo.
    2. La registriĝo estis forbarita porĉiam, tamen nek la registriĝo mem, nek la registrinto estas konataj en la komunumo (kaj ne povas esti konfuzitaj kun aliaj realaj homoj).
    3. Sub la registriĝo aperas nur minimuma kontribuo (ĝis 5 negravaj korektoj) en la enhava parto de nomspacoj (t.e. en artikoloj, kategorioj, ties diskutoj) kaj ne estis indikita iu kontaktinformo por la registrinto.
    4. Sub la registriĝo aperas nur minimuma kontribuo (vidu supre) kaj estas registrita viki-poŝto aŭ estas indikitaj aliaj kontakt-informoj, sed la registrinto ne respondas la petojn pri nomŝanĝoj dum 2 semajnoj.
  3. Oni devas elprovi ĉiujn raciajn vojojn por kontakti la registrinton pri la peto pri nomŝanĝo.
    1. Sur la diskutpaĝo de la ŝanĝota registriĝo oni devas meti la informon pri tio kun detala klarigo kaj ebleco esprimi sian opinion por la registrinto.
    2. Se la registrinto lasis iujn aliajn kontakt-informojn (tujmesaĝilo, retpoŝto, telefono), oni devas eluzi tiujn informojn por provi kontakti lin aŭ ŝin.
  4. Neniu obĵeto de la registrinto venis ĝis kiam la decido estas efektivigita.

Se la eksplicita konsento de la registrinto mankas, la registrinto rajtas dum unu jaro peti nuligi la decidon kaj redoni al li la unue registritan nomon. Tiu ĉi peto estas konsiderata per burokratoj kaj ajna decido postulas interkonsenton inter tiuj. Sub certaj kondiĉoj tiu peto povas esti plenumita.

Post pli ol unu jaro ekde la nomŝanĝo la registrinto ne plu rajtas kontesti la nomŝanĝon.

Burokratoj rajtas konsideri ankaŭ aliajn faktojn, se tiuj estas gravaj por la nomŝanĝo.

Procedo de la nomŝanĝo[redakti fonton]

  1. La petoj pri nomŝanĝoj estas aldonitaj sube; oni devas prezenti pruvojn por ĉiuj postulataj kondiĉoj (ligiloj al la suma kontribuo de la uzanto, ligilo al la forbar-protokolo) kaj detale priskribi la provojn kontakti la registrinton de koncerna registriĝo (plena listo kun datoj).
  2. La petoj estas konsiderataj per burokratoj dum almenaŭ unu semajno (ekde la momento, kiam ĉiuj kondiĉoj por la petanto estas plenumitaj, vidu ĉi-supre); tiu tempolimo povas esti plilongigita, sed sub neniu kondiĉo mallongigita.
  3. Okaze de la nomŝanĝo en la supran parton de la uzanto-paĝo estas aldonita la ŝablono {{uzurpado}}, en kiu oni devas skize priskribi la kialojn kaj kondiĉojn de nomŝanĝo kaj nepre indiki la antaŭan nomon de la registriĝo kaj ligilon al la diskuto pri nomŝanĝo. La ŝanĝo de la nomo devas esti farita nur tiel, ke la kromaj simboloj en la nova nomo ne enhavu iun kroman sencon, precipe oni ne duobligu la malnovan nomon. Oni rajtas aldoni ciferojn aŭ interpunkciajn signojn al la nomo (ekz. streketon antaŭ la nomon).
  4. Laŭ la ebleco oni prefere forigu la tutan kontribuon de la antaŭa registrinto por tiu registriĝo.

A user who wants to usurp an inactive account must have:

  1. At least half year period of contributions in any Wikimedia project
  2. At least 1000 edits in any Wikimedia project
  3. No blocks in eo-wiki during the previous year

There are some limitations on target account, the main condition — target account must be inactive for a year and has less than 5 edits.

Leave your request for usurpation below and it will be checked by bureaucrats. If all necessary requirements are met the account will be usurped for you. Please be patient, request will be processed in at least a week, but in some cases longer.

Aristoi (SUL)[redakti fonton]

Hi, I want to usurp Uzanto:Aristoi in order to complete my SUL. I did the same request on en.wp, there is the link for confirmation : link Thanks 46.238.129.85 22:32, 4 Maj. 2011 (UTC)


Dj (SUL)[redakti fonton]

Hello, I would like to usurp User:Dj to unify my account. User:Dj has only 2 edits, and inactive for more 1 years. Confirmation link is Here Thanks --81.182.171.144 13:14, 30 Dec. 2012 (UTC)