Viktorina epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La brita reĝino Viktoria dum sia 50-jara tronjubileo

Oni konas sub la nomo Viktoriana epokoViktoriana erao en la historio de Britio la longa tempo de la regado de la brita reĝino Viktoria inter la jaroj 1837 ĝis 1901.

Dum tiu epoko floris la ekonomio de Britio. Tion precipe kaŭzis la fakto, ke la industria revolucio nun ankaŭ atingis la ekonomiajn branĉojn minado kaj konstruado de maŝinoj, kaj sekve dum multaj jardekoj Britio teknologie estis pliprogresinta ol la aliaj ŝtatoj de Eŭropo. Krome precipe la disvastiĝo de la fervoja reto havis grandajn infrastrukturajn sekvojn. De la kreskanta bonstato aparte profitis religie kaj morale disciplinoplena meza socia tavolo.

Kvankam laŭ la nomo de la epoko oni povus supozi alie, la brita reĝino Viktorino mem apenaŭ havis politikan influon (malsame ol Elizabeto la 1-a en la Elizabeta epoko). La interna politiko de Britio dum la epoko sukcesis eviti revoluciajn sociajn ŝanĝojn, kiuj aparte meze de la jarcento – kerne dum la jaroj 1848 kaj 1849 – skuis preskaŭ ĉiujn aliajn ŝtatojn de Eŭropo. Pro ŝanĝoj de la balota leĝaro kaj de la administra strukturo granda parto de la loĝantaro ekpartoprenis en la politika vivo de la ŝtato. En aliaj sociaj temaroj, aparte pri sano kaj eduko, tamen reformoj nur tre malrapide progresis. Inter la jaroj 1845 kaj 1848 la loĝantaro de Irlando suferis pri granda malsatokrizo.

Dum la 1870-aj jaroj komenciĝis la "erao de imperialismo", en kiu Britio estis en forta politika konkurenco kun aliaj koloniismaj potencoj de Eŭropo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj