Vileña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vileña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09249
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 3° 19′ U (mapo)42.621944444444-3.3233333333333Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 670 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vileña (Provinco Burgoso)
Vileña (Provinco Burgoso)
DEC
Vileña
Vileña
Situo de Vileña
Vileña (Hispanio)
Vileña (Hispanio)
DEC
Vileña
Vileña
Situo de Vileña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vileña [+]
vdr

Vileña [biLEnja] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Vileña povas esti komprenebla etimologie kiel derivita el Vilao de Enjo (vidu suben).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Savinto.
Ruino de la iama monaĥejo.
Retablo de la iama monaĥejo.
Fresko de la iama monaĥejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,348 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 25 loĝantojn (la duono) el 1991.

Ĝi distas 54 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de La Vid, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro. La loknomo Vileña aperas en la mezepoka dokumentaro kiel Villadenia, Villenna kaj Villam Denia kio laŭ fakulo Cadiñanos Bardeci sugestus romian devenon, kun la signifo «Vilao de Ennio aŭ Ennia».[1]

En 1222, la reĝino Urraca López de Haro, vidvino de la reĝo Ferdinando la 2-a de Leono fondis la cisteran monaĥejon de Santa María la Real de Vileña, kiu nun estas ruina. Kelkaj el ties monumentaj tomboj, same kiel fresko pri la fina juĝo, estas nun en la Muzeo de la Retablo en Burgoso.

En 1662, per privilegio donata de la reĝo Filipo la 4-a, ĉiuj urboj en La Bureba sendependiĝis disde Pancorbo, Briviesca, Cerezo de Río Tirón, kaj Burgoso. Ĝis tiam, Vileña dependis jurisdikcie de la menciitaj urboj, kvankam ĝi ĉiam estis apartenanta al la monaĥejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Savinto.

La retablo de la Asunción, devena el la iama monaĥejo de Santa María la Real de Vileña, verko de Pedro López de Gámiz, skulptisto de la skolo de Miranda de Ebro estas nuntempe en la Muzeo de Burgos. Fresko de la Fina Juĝo datita de komenco de la 13-a jarcento, ankaŭ de la sama monaĥejo, estas ekspoziciata en la Muzeo de la Retablo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cadiñanos Bardeci, 1990, p. 11

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cadiñanos Bardeci, Inocencio (1990). El Monasterio de Santa María la Real de Vileña, su Museo y Cartulario. Burgos: Caja de Ahorros Municipal de Burgos. OCLC 627740127.
  • Baury, Ghislain (2012). Les religieuses de Castille. Patronage aristocratique et ordre cistercien, XIIe-XIIIe siècles. Rennes: Presses Universitaires de Rennes. ISBN 978-2-7535-2051-6.